Uzanto-Diskuto:BerginoDale

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, BerginoDale!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  -- Yekrats 21:57, 27. Nov 2007 (UTC)


Saluton Hildekd, mi gratulas al vi pro via artikolo pri Bodø. Vi skribas pri vi, ke "mi ĉefe kontribuas al la norveglingva Wikipedia, ĉar mia Esperanto ne jam sufiĉas por grave kontribui al la esperanta Vikipedio". Kiel kontribuanto al la norvega Wikipedia vi ankaŭ estas valorega por la esperanta vikipedio. Esperanto urĝe bezonas Vikipedion kaj ni ja baldaŭ atingos la 100.000-an artikolon. Bonvenon inter la kunlaborantoj.--Alois 20:44, 26. Apr 2008 (UTC)


Saluton Bergino, mi ĝojas retrovi vin ĉi tie. Kun intereso mi malkovris viajn artikolojn! Bonvolu daŭrigi tiel kaj krei multajn novajn artikolojn por vikipedio. Amike, Bea 08:01, 17. Sep 2009 (UTC)


Laŭ via peto mi renomis vin Arno Lagrange @ 06:50, 16. Nov 2009 (UTC)
Dankon :-) BerginoDale 20:55, 16. Nov 2009 (UTC)

Lastmomenta invito en la Vikipedian konkurson[redakti fonton]

Saluton! Mi rimarkis, ke vi dum la monato aprilo faris redaktojn en la artikolo Norda Maro. Aprilo 2010 estas proklamita "Monato de Vikipedio" kaj dum tiu monato okazas Vikipedia konkurso, en kiu eblas gajni valorajn premiojn. Mi ĝojas informi vin, ke la artikolo kiun vi plibonigis troviĝas en la listo de la konkursaj artikoloj, pro kio vi nun tre facile povas partopreni en la konkurso kaj gajni (ni strebos atribui premiojn al ĉiu konkursanto): Sufiĉas ke vi enskribu vian nomon kaj nomon de la artikolo en la liston de konkursantoj. Sed atentu: La konkurso finiĝas jam la 30-an de aprilo 2010 je 24:00 laŭ UTC, do post malmultaj horoj! Mi tamen esperas, ke mia invito en la konkurson vin interesos, kaj ke vi sukcesos ankoraŭ ĝustatempe al ĝi aliĝi. Nome de la organizantoj (E@I kaj la vikipedia komunumo), Marek "Blahma" BLAHUŠ 07:10, 30. Apr 2010 (UTC)

Peto por kontroli Nordan Maron[redakti fonton]

Saluton, mi faris la kontrolon kiun vi petis. Ĉiŭd Diskuto / Miaj artikoloj 03:21, 25 Feb. 2012 (UTC)