Uzanto-Diskuto:Blazio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bonvenon al vi Blazio ! Mi iom konformigis vian sinprezenton : via uzo de e.s. kaj n.s. estas diskutebla sed certe ĝi ne devas ĝeni al ligado : tiuj mallongigoj certe ne aperos en titoloj de artikoloj. Vi metis krampojn ĉirkaŭ ĉiujn nomojn : ĉu vi intencas redakti pri ĉiuj tiuj personoj? Vikipedio estas enciklopedio kaj indas havi artikolojn pri homoj kiuj publike faris ion kio povas interesi la legantaron. Pri vi mem la sinprezento havas lokon en la supra artikolo, kaj en la vikipedio se vi volas mencii iun publikanagadon ekstervikipedia. Cetere ĉu la kutimo en Hungario ne estas skribi la nomojn ĉi orde CSISZÁR Ernő kaj CSISZÁR Zsuzsa ? Bonan kunredaktadon deziras Arno Lagrange 15:02, 22. Aŭg 2003 (UTC)