Ernő Csiszár

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el CSISZÁR Ernő)

Ernő CSISZÁR, hungare CSISZÁR Ernő [ĈIsa:r ERnoe], foje en Esperanto Ernesto Csiszár (naskiĝis la 29-an de decembro 1940 en Zádorfalva, mortis la 26-an de majo 2017 en Várpalota) estis hungara gimnazia instruisto pri historio kaj geografio kaj esperantisto. Li estas aparte konata pro plurjara ĉeforganizado de la Renkontiĝoj de Esperantistaj Familioj (REF) kaj pro sia sindediĉo al la temo pri dulingva denaska edukado, en kiu unu el la lingvoj estas Esperanto. Li kun sia edzino Zsuzsa Csiszár kreskigis du filinojn, ambaŭ kiel denaskajn esperantistojn, Nóra kaj Pálma Csiszár. En 1995 li publikigis la libron Dulingve - pli simple pere de Universala Esperanto-Asocio (UEA). Csiszár estis distingita de Hungara Esperanto-Asocio (HEA) per la Honorinsigno de HEA en 1987.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ernő Csiszár naskiĝis la 29-an de decembro 1940 en la vilaĝo Zádorfalva kaj studis historion kaj geografion en la Universitato de Debrecen. Li eklaboris kiel gimnazia instruisto en la urbeto Abaújszántó, naskiĝloko de Kolomano Kalocsay, kie li ankaŭ ekkonis sian estontan edzinon Zsuzsa Csiszár. En 1969 kune kun Zsuzsa li eklernis Esperanton de László Molnár. En 1970 li ekinstruis en gimnazio de la urbo Várpalota. La gimnazia direktoro subtenis Esperanton, kaj tiel Csiszár povis instrui krom historio kaj geografio ankaŭ la lingvon internacian. Li verkis metodikajn artikolojn kaj adaptis lernolibron de la Zagreba metodo al la hungara lingvo. Ernő kaj Zsuzsa geedziĝis en 1972. Ili edukis siajn du filinojn, Nóra (1974) kaj Pálma (1975), kiel desnaskulojn. La familio rolis kiel gastigantoj en Pasporta Servo, kaj dum jardeko la paro organizis la Renkontiĝojn de Esperantistaj Familioj (REF) kaj ankaŭ junularajn renkontiĝojn. En 1987 Hungara Esperanto-Asocio lin distingis per la Honorsinsigno de HEA, kaj en 1995 UEA publikigis lian libron Dulingve - pli simple kiel duan numeron de la serio "Kajeroj por multlingveco". Csiszár mortis la 26-an de majo, 77-jaraĝa. La entombigo de lia korpo, kiel same al tiu de la edzino, okazis en la tombejo de Szalafő, apud la urbeto Őriszentpéter, kie okazis pluraj REF-oj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]