Uzanto:Blazio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton S-ro Wacha, bonvenon al Vikipedio. Mi ĝojas ke venas ankoraŭ unu kunlaboranto, fakte mankas hungaraj redaktoroj. Tamen, mi ŝatus atentigi vin pri formataj reguloj de Vikipedio. Vi skribis:

Mi uzas kelkfoje la mallongigon E. s. por indiki, ke la poste skribata vorto sekvas Esperantan modelon aŭ regulon kaj estas traktebla kiel Esperanta skriboversio de nomo aŭ de vorto. La mallongigo n.s. indikas, ke la sekva nomo aŭ esprimo sekvas nacian kaŭ tradician skriboformon.

Tamen, tio ĉi ne necesas. La Vikipedia komunumo jam elektis regularon por certigi koheran aspekton de artikoloj, kaj havas propran manieron de trakti nacilingvajn nomojn. Mi petas ke vi legu la Vikipedio:Gvidilon por biografioj, kiu estas fakte utila por scipovi formati eĉ nebiografiajn artikolojn, kaj pasigu iom da tempo legante jam ekzistantajn artikolojn por ke vi sciu, kiel la komunumo formatas aferojn.

Necesas iomete da tempo por ekkoni la normojn de formatado en Vikipedio, sed estas ja farinda, ĉar se vi ne sekvos ĝin, aliaj redaktoroj devos postkuri vin kaj ripari ĉiujn viajn erarojn. Denove, bonvenon al Vikipedio! - Kriĉjo 15:20, 22. Aŭg 2003 (UTC)