Uzanto-Diskuto:DidiWeidmann/arkivo 2007

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Arkivo
Jen arikiva paĝo de Vikipediista diskuto:DidiWeidmann por kontribuoj de la 1-a de januaro 2007 ĝis 31-a de decembro 2007.

Ceteraj arkivpaĝoj estas:

Temas pri fermitaj kaj arkivitaj diskutoj. 
Se vi tamen volas repreni la diskuton, tiam ne aldonu komenton, novan respondon en tiu-ĉi arkivpaĝo,
sed verku novan diskutotemon en mia normala diskutopaĝo.
Ĉi-tiu paĝo tial estas blokita por redaktoj. Dankon


Navigado-linioj

Estimata DidiWeidmann, bonvolu ne aldoni "navigado-liniojn" al Vikipedio-artikoloj. Kvankam tia linio estis uzata en la pasinteco (antaŭ Kategorioj) ni ne uzas tiojn nun, kaj klopodas forviŝi tiojn. Dankon pro via helpo kaj bona laboro! -- Yekrats 12:55, 24. Sep 2007 (UTC)


Via iama kreaĵo Winterturo estas nek E-a nek alilingva versio. Eble Vinterturo. Mi forigos la monstron. Narvalo 22:04, 26. Okt 2007 (UTC)

Mi jam konstatis - sed pro manko de administraj rajtoj ne povis korekti al Vinterturo. Se vi tion povas fari, estus bona. Amike Didi

Navigado-linioj

Bonvolu ne uzi navigado-liniojn! Dankon... -- Yekrats 01:53, 27. Okt 2007 (UTC)


Zugo

Vi verkas pri Zugo, sen mencio de la originala formo. Tio ne havas sencon. Ĉu la vorto estas vere uzata en Eo aŭ vi elpensis tion? Narvalo 20:16, 27. Okt 2007 (UTC)

Kara Narvalo, fakte la nomo Cugo mi unuan fojon en mia Esperanto-vivo vidis en la Vikipedio dum mia hieraŭnokta laboro. Kaj mi ja estas nuntempe prezidanto de Svisa Esperanto-Societo kaj dum pli ol 30 jaroj aktiva en nia movado. Ĝin fakte enmetis Thomas Pusch, germano kun malmultaj konoj pri nia lando, el kiu fonto li havis tiun nomon mi ne scias. Se vi konsultas la svisan Esperanto-Literaturon (mi rekomendas la verkon de d-ro Baur La Fenomeno Svislando) vi trovas kutime aŭ simple la germanan version "Zug" aŭ "Zugo". Amike Didi Weidmann 2007-10-27 - 22.25


Kara Thomas mi permesis al mi korekti la nomon de "Zugo" al la kutima uzo en Svislando. Oni fakte en plej multaj lingvoj (ankaŭ en la naciaj lingvoj de Svislando) prononcas la "z" kiel en Esperanto, kaj tio estas la kutima maniero traduki Zugon en iujn ajn lingvon. La skribo-bildo "Cugo" estas tiom malkutima, ke neniu rekonas la urbon per ĝi! En Svisa Esperanto-literaturo oni fakte preskaŭ ĉiam renkontas aŭ "Zugon" aŭ simple la germanan version "Zug". DidiWeidmann 2007-10-27 22.15

Se la svisaj esperantistoj volas skribi kaj prononci la urbon "Zugo", estas tute en ordo por mi (al mi mem la prononco unuamomente sonas iom malkutime, sed mi povas adaptiĝi). Dankon pro la klarigeto.

PS pri via respondo al vikipediisto "Narvalo": Mi en via pozicio ne kuraĝus aserti pri miaj konoj pri Svislando - vi tute ne povus juĝi pri tio. Mi fakte dum la lastaj jaroj plurfoje havis postenoofertojn el Svislando kaj kun mia familio ade diskutis ĉu translokiĝi tien, tial mi jes ja informatas kaj kolektas informojn pri la lando. Sed tute ne necesas batali pri kompetetentecoj: Mi konsentite dum la lastaj 12 jaroj ne havis ajnajn kontaktojn kun la svisa Esperanto-movado (antaŭe jes ja forte, kun la tiamaj aktivuloj de JES). Kaj mi tute subtenas la esperantan formon "Zugo", se regas konsento inter la landaj esperantistoj (despli ke en Esperanto eĉ ekzistas arbo kun la nomo "cugo").

Amike ThomasPusch 10:52, 3. Nov 2007 (UTC)

Saluton Thomas - pardonu, se mia aserto vundis vin en iu-ajn maniero, tio memkompreneble neniel estis mia intenco. Pro la fakto, ke mi ja de jaroj konas vin, kaj neniam vidis de vi ŝpuron en nia lando, mi evidente konkludis, ke almenaŭ en la esperanta svislando vi neniam aperis (kaj pri tio ja temis ...) - se la reta pardono ne sufiĉas, tiam kiam venontfoje vi pasos tra Zuriko, vi havas mian inviton al kafo en nia Esperanto-librejo (kaj mi asertas, ke nia kafo estas de bona kvalito) ... mi tre ĝojus iam revidi vin. Nian ejon ni cetere fine de junio venontjare translokigas de la centro de Zuriko al Uster, ĉar ni tie akiris propran domon. Ni nun tamen serĉas por eta lokalo en la centro de Zurkio por povi tie gardi filion de la librovendejo. Cetere rilate al la svisaj geografiaj nomoj troviĝas ankoraŭ pluraj gravaj eraroj en la vikipedio. Unu okulfrapa estas Lago de Lucerno (Luzernersee) anstataŭ Kvarkantona Lago (Vierwaldstättersee). La Lago de Lucerno estas fakte nur la norda partlago de la Kvarkantona Lago, kiu konsistas el la Lago de Urio, la Lago de Küsnacht, la Lago de Lucerno kaj du pliaj partlago. (Cetere eraro kiu estas kopiita el la angla versio de la Vikipedio) --DidiWeidmann 16:33, 3. Nov 2007 (UTC)

Konfuzo pri vandalismo

Antaŭ kelkaj tagoj sur la diskutpaĝoj de "Petr Tomasovsky" kaj "Narvalo" regis konfuzo, ĉu la vandalismo de iu ajn nekonato havus ajnan rilaton al vi. Mi nur nun kaptis, kiu simpla miso kreis la nekompreneblan ligon inter la vandalismo kaj via nomo: Tutsimple [1] la vikipediisto Petr Tomasovsky sub noto pri vi kun titolo "Aarau" aldonis plian noton pri la vandalismo, sen meti strekon (<hr>) aŭ novan titolon: tial aspektas, kvazaŭ la (enhave tute ne rilataj) du alineoj estu sub sama titolo. Tute simple...

Mi pardonpetas, ke mi ekmiris pri la du temoj sub unu titolo, sed ja povas aserti, ke mi dekomence pridubis ke povus esti iu ajn ligo inter vi kaj iu vandalismo. Bonas videble dividi la diversajn notetojn en la diskutpaĝoj, plej bone per titolo, alikaze rapide povas ekregi miskomprenoj.

Tute apreze kaj malmalice, Aidas 17:48, 13. Nov 2007 (UTC)