Uzanto-Diskuto:DidiWeidmann/arkivo 2008-03

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Arkivo
Jen arikiva paĝo de Vikipediista diskuto:DidiWeidmann por kontribuoj de la 1-a de janauro 2008 ĝis 31-a de marto 2008.

Ceteraj arkivpaĝoj estas:

Temas pri fermitaj kaj arkivitaj diskutoj. 
Se vi tamen volas repreni la diskuton, tiam ne aldonu komenton, novan respondon en tiu-ĉi arkivpaĝo,
sed verku novan diskutotemon en mia normala diskutopaĝo.
Ĉi-tiu paĝo tial estas blokita por redaktoj. Dankon

Korektado povas esti pli bona ol forigado

Kara Dietrich, vi petis min prilabori la artikolon pri "Kulturzentrum" kaj ŝanĝi ĝin en "Kulturdomo". Bona ideo, kiun mi post tio ĉi tujtuje realigos. Tamen ĉikaze la afero estintus pli simpla, se vi mem petintus ŝanĝon de titolo. La "pedumilo" estas ja tro kruela puno por tia eraro, se oni povus mem korekti, ĉu ne? Sed via averto havas ankaŭ avantaĝon, ĉar alikaze ankaŭ en la unua linio sub "Kreskigu vikipedion" starus " ... disvatigo de Eserpanto" ;)--Longharulo 16:00, 8. Jan 2008 (UTC)

Saluton longharulo - se vi ne verkintus anonime, mi fakte unue retpoŝte kontaktintus. Ĉar tamen la germanlingva kapvorto post ŝovo de la reverkita artiko al kulturdomo laŭ mia kompreno de la reguloj eĉ kiel alidirektilo ne devas troviĝi en la esperanta vikipedio, mi decidis ĝin meti sur la foriglisto (se mi jam posedus administrajn rajtojn, tiam mi post interkonsento kun la aŭtoro mi tion simple farintus, sed nuntempe tio bezonas helpon) - do ne komprenu tion kiel punokritiko sed simple kiel iom komplika metodo por solvi la problemon. (Cetere mi kandidatigis min kiel administrantoj por en estontaj kazoj en tias polurado ne dependi de alia administranto por forigi tian kapvorto post plibonigo kaj ĝustalokigo de la artikolo. Se vi mian kandidatecon subtenas, tio nature ĝojus min.

Al la kulturdomoj mi fakte cetere ŝatus aldoni informon pri la esperantaj kulturdomoj. Tiel tiu-ĉi artikolo poste estos pli ol nura traduko de la germana ... Amike DidiWeidmann 18:10, 8. Jan 2008 (UTC)


Neĝtabulo/neĝbreto

Saluton, laŭ mi, vivanta lingvo ofte formass novajn vortojn surbaze de analogioj. Tio helpas ties memorigon. La konfuza, varia uzo de breto kaj tabulo kondukas al malfaciligo de la lernado de nia lingvo. Mi rimarkas, ke vi kelkfoje uzas la formon neĝobreto (en la teksto), dum en la ĉeftitolo kiel neĝbreto. Tiuj konsonantoj (ĝbr) kune estas - laŭ mi - evitindaj.

Pro la supraj, mi malapogas vian version (ĝbr). Neĝotabulo estas facile elparolebla kaj analoga al rultabulo kaj aliaj. (kiom da trafoj pri rultabulo en guglo!) Narvalo 21:16, 7. Jan 2008 (UTC)

Dumtempe mi trovis la artikolon Breta velado, kiun kreis Thomas Pusch. Narvalo 21:20, 7. Jan 2008 (UTC)

Kara Narvalo, via respondo estas absolute konvinka. Mi do modifas miajn ankoraŭ junajn tekstojn pri neĝbretumado al neĝtabulado kaj, ĉar mi vidis ke nova PIV kvankam ne tute korekta notas ĉe tabulo skio, mi kuraĝas verbigi la aferon simple per i sen um. La du radikoj bret kaj tabul fakte estas aparta lukso en Esperantujo (fakte breto estas difinita en PIV kiel tabulo por surmeti objektojn, tio nature strikte ankaŭ povus esti la neĝtabulisto ... - sed eventuale pli bone entute eviti la vorton "breto" estonte en alia signifo ol librobreto respektive librobretaro. (PS: Ne ankoraŭ en posedo de administraj rajtoj mi krome estus dankema, se vi povus kelkajn tagojn post mia alilokigo de la tekstoj forigi la malnovajn kapvortojn, je kiuj mi nun metas alidirektilojn.) Amike DidiWeidmann 21:37, 7. Jan 2008 (UTC)

Vikipedio:Forigendaj artikoloj

Saluton, DidiWeidmann. Mi ĵus vidis vian proponon en Vikipedio:Forigendaj artikoloj kaj jam komentis tie. Krome vi forgesis signi tie, ĉar alikaze necesus rigardi ĉe "historio" kiu proponis la forigon. Kore --Tlustulimu 20:19, 10. Jan 2008 (UTC)

Dikaj literoj

Saluton Dietrich. Dankon pro la multaj bonaj artikoloj, kiujn vi kreis lastatempe. Mi nur volas atentigi vin pri tio, ke nur unufoje kaj en la unua frazo de la artikolo necesas skribi la titolon per dikaj literoj. Amike, Thomas Guibal 19:50, 19. Jan 2008 (UTC)

Dankon por la atentigo - fakte estas pli praktika se ne ĉiu-loke oni devas grasigi la literojn - mi tion vidis en multaj aliaj artikoloj kaj tial kopiis. Amike DidiWeidmann 20:01, 19. Jan 2008 (UTC)


Mi povas kompreni vian doloreton, sed ĉifoje temis pri enradikiĝinta nomformo internacie (eĉ en Esperanto). La onta esperantigo eble estos Davoso (15-a reg.). Narvalo 21:12, 21. Jan 2008 (UTC)

Nun ja kiel dirite doloreto - kaj kiam mi malpravas, mi malpravas kaj estas kapabla la pli fortan argumenton. Kelfoje necesas submeti personajn preferojn al la publika bono. DidiWeidmann 21:16, 21. Jan 2008 (UTC)

Komunumoj de Svislando

Saluton Dietrich,

Se vi kreas artikolon pri svisa komunumo per esperantigita nomo (ekz. Thalheim ĉe Turo), ne forgesu krei alidirektilon el la loka nomo de la komunumo (tiukaze Thalheim an der Thur, kiun mi ĵus kreis). Estas cetere preferinda, ke ĉiu artikolo entenu almenaŭ unu enkondukan paragrafon antaŭ la enhavtabelo : la sekcioj "Pri la komunumo" aŭ "Pri la regiono" de viaj artikoloj estas do miaopinie ŝanĝendaj en enkondukojn.

Denove dankon pro via senĉesa laboro ! Amike, Thomas Guibal 05:43, 13. Feb 2008 (UTC)t

Dankon por la atentigo de la ligilo (kio ja koncernas fakte nur malmultajn nomojn, ĉar la plej multajn malgrandajn komunumojn ni ja ne esperantigas) - mi tiujn ankoraŭ aldonos en la venontaj tagoj, kie necesas. Rilate la enkondukan tekston: Mi fakte opinias, ke estus pli logika, ke la enhavtabelo estu ĉe la komenco de artikolo. (Tio estas en ĉiuj verkoj literaturaj, sciencaj ktp. en libra formo la normo - nur la vikipedio havas alian kutimon - kio donas iomete la impreson de gazetartikola kaplinio - grafike/optike almenaŭ sur mia ekrano pli bele kaj kompreneble aspektas, se kape de artikolo troviĝas la enhavtabelo.) Min ĉiam iomete ĝenas, se la enhavtabelo aperas nur post duonpaĝa artikolo. Sed oni tion eventuale povas foje debati sur la diskutpaĝo. Fakte ĉi-tie verŝajne temas pri afero de gusto, do oni eventuale simple lasu al la unuopaj aŭtoroj iom da libereco. DidiWeidmann 20:16, 13. Feb 2008 (UTC)
Ŝajnas, ke neniu preciza regulo ekzistas pri tio en nia regularo, male de kelkaj aliaj vikipedioj. Do ne vere ĝenas min, ke vi tiel redaktu viajn proprajn artikolojn. Amike, Thomas Guibal 13:27, 14. Feb 2008 (UTC)

Pri nia antaŭa diskuto : bonvolu tamen konsideri la jenan paĝon, kiu eble konvinkos vin pri la utileco de enkonduka paragrafo. Amike, Thomas Guibal 17:00, 18. Feb 2008 (UTC)

Dankon pri Grindelwald! Mi volis fakte pli detale verki nur pri retiriĝo de la glaĉeroj pro la tutmonda varmiĝo. Narvalo 17:47, 18. Feb 2008 (UTC)

Punktoj kaj apostrofoj

Saluton, vi hodiaŭ en artikolo Rapperswil-Jona ŝanĝis la nombron de la loĝantaro de "25.000" (kun punkto) al "25'400" (kun apostrofo). Mi scias, ke en Svislando oni kutime uzas apostrofon, sed opinias, ke la esperanta vikipedio bezonas unuecan sistemon. Se ekzemple anglalingvanoj komencus uzi la komon por la miloj kaj la punkton por la decimaloj, dum ke aliaj faras inverse, rezultus kompleta kaoso.

Plena Analiza Gramatiko diras en ĉapitro 8 ("Punkto"), ke "estus preferinde uzi blankan spacon" post la miloj. La formo "estus" ŝajnas al mi indiki, ke la kutima maniero uzas la punkton, sed la spaceto estas ebla. Ĉapitro 15 ("Apostrofo") diras nenion pri nombroj.

Mi proponas, ke vikipedio diskutu tiun ĉi temon, se vi vidas bezonon je ŝanĝo. Unueca prezentado de nombroj estas grava.

Umberto 17:34, 1. Mar 2008 (UTC)

Fakte temas pri pure tipografia problemo, kiun la fundamento de Esperanto ne reguligas, kaj sekve ja estas ĝis certa grado afero de la aŭtoroj. Longaj ciferoj nepre bezonas certan grupiĝon, por povi esti facile legeblaj. Se vi havas ekzemple nombron 459983988 vi apenaŭ aŭ tute ne povas legi ĝin, dum per notado 459'983'988 tio fariĝas tute facila. La konsilo de PAG lasi simple blankan spacon datas el la antaŭkomputila epoko, kiam oni tajpis ankoraŭ mane. Tio en la aŭtomata linigo de modernaj tekstprogramoj kaj precipe en la vikipedio simple kaŭzus, ke la duono de la nombro subite troveblas sur la venonta linio aŭ ke la spacoj inter la nombroblokoj subite larĝiĝas. Fiksaj spacoj fakte ne estas kongruaj inter la diversaj programoj. Do estas simple teknika problemo kun la blanka spaco. Tial ĝi ne taŭgas en Vikipedio. La punkto ĉiu-kaze estas anglaĵo, kiu nepre estas evitinda same kiel komo, ĉar ambaŭ en nombroj povus esti miskomprenataj kiel decimal-limo. La apostrofo tamen ne estas utiligita alimaniere ol por grupigi kaj tuj komprenebla. Estas do evidente neniu risko pri miskompreno. Tial mi utiligas la apostrofon kaj tion fakte forte konsilas kiel normo almenaŭ por Esperanto sed fakte eĉ ĝenerale. Kaj eĉ se tio ne fariĝas ĝenerale akcpetita normo, almenaŭ neniu miskomprenas la ciferojn, se oni ilin skribas per apostrofo kaj ĝuste oni nek havas la problemon, ke iu komputilo metas la duonon de nombro je la venonta linio aŭ subite larĝigas la spacon inter la numeroj, kiam oni elektas blokparagrafojn. DidiWeidmann 17:56, 1. Mar 2008 (UTC)
Tamen ekzistas bone funkcianta rimedo sur retaj paĝoj kiel Vikipedio, uzi la nedisigeblan spacon per html-kodo   (not breakable space). Tajpado de 1 234 567 rezultas 1 234 567 kiu ne estos disigita al du linioj. Ja spacoj povas fariĝi pli larĝaj sed same kiel pri longaj vortoj. AL @ 20:25, 1. Mar 2008 (UTC)
provo pruvi la pravecon de mia privata konsilo
Jen granda nombro : 1 234 567 890 123 456 789 234 567 890 123 456 789
eĉ se ĝi aperas en fino de linio ĝi ne estos disigita al du linioj vidu : 1 234 567 890 123 456 789 234 567 890 123 456 789
ĉu la teksto kiu antaŭas ne estas sufiĉe longa por forigi al sekva linio la grandan nombron 1 234 567 890 123 456 789 234 567 890 123 456 789 ?
tiukaze pligrandigu la elmontron de la literoj en via navigilo (Fajrovulpo : Stir+) ĝis vi vidos kiel sintenas ĉe linifino la granda nombro 1 234 567 890 123 456 789 234 567 890 123 456 789
Dankon por la informo --> tio solvus tamen nur parton de la problemo teknika (kiel vi mem konstatis la problemo de la pli larĝaj spacoj en blokalineoj restus) kaj ofertus alian, nome, ke la entajpo de tiu kodo ja estas terure temporaba kaj malfaciligas la laboron precipe, kiam oni devas labori en la fontkodoj. Krome estus tiam dezirinda, ke la blanka spaco estu iomete pli mallarĝa ol ordinara blanka spaco, tio tamen solvebals nur per ankoraŭ multe pli komplika kodo. Konsiderante, ke la apostrofo ja ne estas ŝarĝita per ajna alia signifo inter la cifero-blokoj, do male al punkto kaj komo ne povas kaŭzi miskomprenon, la solvo kun apostrofo eĉ tiam estas taŭga, kiam ĝi ne estas ĝenerala normo. Ĉiukaze temas pri pura grafikaĵo sen rilato al gramatiko aŭ la lingvo mem, tial mi pensas, ke oficiala normigo ne nepre necesas - aŭ per aliaj vortoj oni povas lasi al la aŭtoro liberecon en tiu-ĉi punkto. DidiWeidmann 20:53, 1. Mar 2008 (UTC)
Mi aldonis en la redaktilon sub la redaktofenestro la nedisigeblan spacon   aŭ   (same efikas). Tiel enmeto en la tekston povus esti malpli temporaba. AL @21:47, 1. Mar 2008 (UTC)
Dankon, tio nature helpas kaj faciligas. DidiWeidmann 21:55, 1. Mar 2008 (UTC)
Cetere unueco fakte estas vizio, kiu neniel komplete realigeblas, kiam miloj da homoj en unu projekto kunlaboras. Mi tial fakte pledas por maksimuma libereco, dum la ĝenerala funkciado aŭ interkompreniĝo ne estas en danĝero. DidiWeidmann 18:08, 1. Mar 2008 (UTC)
Dankon pro via respondo. Mi ne vidas, kiel la fakto, ke "unueco ... neniel komplete realigeblas", estas kaŭzo ne strebi al ĝi, aŭ kaŭzo ne havi publikan diskuton. Sed mi akceptas. – Umberto 18:17, 1. Mar 2008 (UTC)
La temo "unueco" estas fakte filozofia: Kompleta "unueca" laŭ mi ne estas strebinda kaj tial ankaŭ ne strebenda. Estas afero de ekvilibro: Mi strebas al "unueco en diverseco" --> tio signifas ni bezonas minimuman unuecon por povi komune interkompreniĝi kaj en vikipedio konkrete kune realigi nian gigantan verkon. Aliflanke ni konservu la maksimuman diversecon. Konkludo el tio: Necesas ĉiam diferencigi, kiam normo estas grava kaj utila al la progreso, kaj kiam normo nur estas rigida bremsilo al la kreativeco de la unuopaj homoj. Rilate publika diskuto: En la kazo de la apostrofo, tion mi ĝis nun ne konsideris temon sufiĉe gravan. Mi fakte ja ne ŝanĝis en Rapperswil ĉefe la apostrofon sed la nombron surbaze de la lasta oficiala nombro de la federacia oficejo pri statistiko. La apostrofo ludis nur flankan rolon. DidiWeidmann 18:33, 1. Mar 2008 (UTC)


DidiWeidmann

Can you write me your comment in english, please. --MisterWiki 19:44, 2. Mar 2008 (UTC)

Estu feliĉa ke la politiko pri membiografio ne estas same drasta ĉi tie kiel en iuj nacilingvaj vikipedioj. Mi legis vian biografion iom trakorektetis ĝin kaj miras ke neniu jam petis ke ĝi estu forigita aŭ protesttis ĉar ĝi estas tute malneŭtrala. Krome vi malkaŝas diversajn eventojn de via privata vivo kiuj eble ne devus esti menciitaj en enciklopedia artikolo. Vi povus eble iom forigi kelkajn el tiuj privataĵoj kaj konservi nur publikajn aspektojn. Ĉu vi certas ke vi devas esti konsiderata kiel "grava esperantisto" ? Arno Lagrange  03:06, 4. Mar 2008 (UTC)

mem nur parte (diversaj eroj evidente devenas el la Svisa Enciklopedio) - pri la forigpolitikoj de certaj nacilingvaj vikipedioj mi cetere treege malkonsentas, kaj fakte estas ne nur feliĉo por mi sed por la tuta Esperanto-Vikipedio, ke ni ĉi-tie havas alian politikon: La greka vorto Enciklopedio ja signifas la kompletan kaj universalan scion de la homaro, el kio konkludiĝas, ke esenca por enciklopedio estas ĉiu artikolo, kiu enhavas verajn kaj korektajn informojn, inkluzive fakte la biografioj pri ĉiuj homoj sur la tuta terglobo! - Rilate Grava Esperantisto: Simple Esperantisto fakte komplete sufcixas ... grava estas ja tre relativa ... se en orienta Svislando tio bedaŭrinde pravas, tamen efektive nur pro manko de pli gravaj ... (Mi ĉiukaze forigis la kategori-ligilon el la biografio, eble tio estus por ne esti superstiĉa instigo al la anĝeloj, ke jarcento post Jost denove aperu vere grava Esperantisto en zurika regiono ...) DidiWeidmann 11:03, 4. Mar 2008 (UTC)

Enhavtabeloj

El via {{DidiWeidmann-alfabeto}} mi evoluigis {{KompaktaEnhavTabelo}} al {{EnhavTabelo}} kiun vipovus uzi tiamaniere

 {{EnhavTabelo|
 Vikipediisto:DidiWeidmann/miaj-kontribuoj|
 Miaj kontribuoj|
 :Kategorio:Bildoj alŝutitaj de DidiWeidmann|
 Dosieroj|
 Vikipediisto:DidiWeidmann|
 Didi}}

kiu rezultas :


Miaj kontribuoj
A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P Q R S Ŝ T U Ŭ V W X Y Z
DosierojDidi

La kodon vi povus enmeti simple en {{DidiWeidmann-alfabeto}}. Por bone uzi ĉi ŝablonon vi devos normigi viajn sekcititolojn P+Q X+Y al unuliteraj P, Q, X, Y eĉ se iuj estas momente malplenaj. Vi povas eĉ forigi malplenajn sekciojn, la {{EnhavTabelo}} ne suferos pro tio : alklakado al neekzistanta sekcio estos simple senrezulta. AL @ 00:29, 10. Mar 2008 (UTC)

Gratulon kaj dankon, tio estas tre eleganta solvo. DidiWeidmann 19:02, 10. Mar 2008 (UTC)
Mi sugestis al vi enmeti la kodon en vian {{DidiWeidmann-alfabeto}}, same efikus kiel vi faris, kaj en la paĝo voko de via ŝablono estus eĉ pli eleganta ol obla enmeto de sama voko al la {{EnhavTabelo}} kun ĝiaj parametroj. Krome se vi estonte volas evoluigi ĝin, sufiĉas tion fari en unu sola loko. Tio estas la avantaĝo uzi ŝablonojn. AL @ 20:03, 10. Mar 2008 (UTC)
Malgraŭ jam du-jara sperto en Vikipedio mi estas ĉiu-tage lernanta ion novan. Vian novan ŝablonon mi nun povis ĵus enmeti en la Liston de Svisaj Esperantistoj, kiu multe plibeliĝis dank al ĝi. Estas plezuro vidi, kiel tiel iom post iom la aspekto de la tuta verko plibeliĝas. Fakte mi emas, ke Vikipedio ne nur estu enhave korekta kaj ampleksa, sed ke la paĝoj ankaŭ belas kaj grafike estas allogaj. DidiWeidmann 20:19, 10. Mar 2008 (UTC)
ankaŭ mi ŝatas plibeligon de la paĝoj : ju pli elegantaj estos niaj paĝoj, des pli alloga estos la projekto. Krome mi penas labori pri ŝablonoj ĉar ili ebligas obligi la efikojn de redaktaj penoj. Unu horo da laboro pri ŝablono povas same efiki kiel dek horoj da redakto da artikoloj. (ŝablonoj estas por vikipedio kio Esperanto estas por mondkomunikado : terure pli efika !). Same pri verkado de helpiloj, ordigado en kategoriojn : ĉiuj tiuj progresoj faciligas al estontaj kunlaborantoj kaj al ĉiuj vizitantoj, pli bone orientiĝi, por povi kunlabori, trovi serĉitaĵojn, ktp. AL @ 20:30, 10. Mar 2008 (UTC)

Kantonoj de Usono

Mesaĝo por ĉiuj administrantoj:

Mi pensas, ke estas bona ideo krei paĝon pri ĉiu Kantono de Usono (aŭ, en Luiziano, ĉiu paroĥo). Tre facilus fari ĉi tion per roboto, kiu povus preni informojn rekte el la anglalingva Vikipedio. Bedaŭrinde, mi ne scipovas konstrui robotojn, do mi petas ies helpon. Laŭ mi, bona stilo por titolo estus: Kantono Nomo (Ŝtato, se bezonata).

Bonvolu sciigi al mi viajn opiniojn pri ĉi tiu propono. Dankon!

--Nick, 11 Mar. 15:33 (UTC)

Saluton Dietrich,

Vi eble ne rimarkis mian mesaĝon ĉe Diskuto:Malnov-Sankt-Johano koncerne la esperantigon de Alt Sankt-Johann. Krom se la formo "Malnov-Sankt-Johano" jam estas uzata de lokaj esperantistoj, mi opinias, ke ĝi vere estas troa por tia urbeto kun malpli ol 2000 loĝantoj. Ĉu ne ? Thomas Guibal 08:44, 15. Mar 2008 (UTC)

Kiel vi eble rimarkas, Malnov-Sankt-Johano estas (nature analoge kun Nov-Sankt-Johana) kaj la regiono Togenburgo mem la unu-nuraj nomoj esperantigitaj en tiu-ĉi regiono. Fakte "Malnov-Sankt-Johano" estas tradicia renkontiĝejo de Esperanto-Societo Zuriko - ni tie regule okazigas familiajn semajnfinojn (kiel vi cetere povas legi en la artikolo mem). Tial evidente en-ĉi-tiu kazo la esperantigo havas longjaran tradicion! DidiWeidmann 15:27, 15. Mar 2008 (UTC)

?

Dietrich, dankon por viaj vortoj. Petr Tomasovsky@diskkont

Kaj mi ĝojas vidante, ke en nia vikipedia familio harmonio revenas. Restas ja tiom da laboro farenda. DidiWeidmann 19:12, 18. Mar 2008 (UTC)

Dankon pro la forbaro. Mi samopinias tute. -- Yekrats 18:25, 20. Mar 2008 (UTC)

"En" aŭ "de"

Mi pardonpetas, ke mi ne tuj hieraŭ reagis, sed opinias, ke ni certe trovos bonan solvon (aparte por la glaĉeroj de la Alpoj) kaj krome pensas, ke internacia telefona eldiskuto de la temo estus tro da fortostreĉo: La temo neniel konsideras nur min aŭ vin, kaj certe skribe eblos interkonsenti. Mi nun iom hastas al la laboro kaj tial skribos ĉi-vespere, kaj dume tutcerte ne havos tempon ŝanĝi iun kategorion pri la temo, do konsideras vian peton pri unua eldiskuto. Simple mi petas pacienci kelkajn horojn.

Sincere, ThomasPusch 06:47, 27. Mar 2008 (UTC)

Kara Didi,

klaras ke temas pri du diversaj temoj. Unu, pli granda demando estas, kiel trakti la fenomenon ke parto de la kategorioj pri geografiaj objektoj (montoj, riveroj, lagoj, insuloj ktp) nomiĝas «geografia objekto ‘’’en’’’ lando» (aŭ kontinento, laŭ modelo de ekzemple la germana aŭ sveda lingvoj) kaj alia parto nomiĝas «geografia objekto ‘’’de’’’ lando» (laŭ ekzemple la angla lingvo). Alia, pli malgranda demando, ĉu indas apliki tian trakton ankaŭ al la iom alispeca kategorio «glaĉeroj de aŭ en la Alpoj».

Unue pri la granda temo: Laŭ mia impreso origine la plimulto de geografiaj kategorioj sekvis la modelon «geografia objekto ‘’’en’’’ lando». La franco ArnoLagrange kreis multajn, homoj kiel la brazilano Konrado aldonis iujn kaj ankaŭ mi, prefererante la formon «en», aldonis pliajn, dum homoj kiel la usonano Yekrats preferis kategoriojn kun formo «de». Tiam la roboto Maksim-Bot venis kun duobla opinio kaj unuflanke kreis kelkajn kategoriojn kun la formo «en», sed aliflanke multegajn tute aŭtomatisme kun la formo «de» - tial la dua variaĵo iĝis plimulta (mi neniel kritikas la roboton, male tre aprezas la helpon de aŭtomatismoj, sed simple konstatas). Vi vidis mian argumentadon, kial mi (kaj aliaj) preferas la formon «en». Klara malplimulto de la paĝoj cetere estas laŭ la tria modelo «…aj …oj» (svisaj insuloj, nederlandaj montaroj ktp).

Sendube ĉiuj samopinias, ke indas havi unu sistemon, facile memorigeblan. Min iom ĝenis, ke la aŭtomatismo de roboto flankenŝovas la formon «en», kaj kreas dominon de formo anglalingve influita, kiun laŭ miaj kontaktoj plimulto de kontaktitoj ne preferis – Tial mi ŝanĝis iujn kategoriojn, aparte robote kreitajn, al la formo «en», klarigis tiun paŝon en la diskutpaĝo, kaj defendus tiun agon. Mia ideo do estus, ke geografiaj objektoj kiel ekzemple la Bodenlago, kiu ne ‘’apartenas al’’’ Aŭstrio aŭ Germanio aŭ Svisio, sed nur ‘’’situas’’’ parte ‘’’en’’’ Aŭstrio kaj Germanio kaj Svisio, havu kategoriojn «…en lando», dum politikaj unuoj kiel urboj aŭ provincoj aŭ partioj ktp laŭ tiu ideo rajtas havi kategoriojn «…de lando». Mi substrekas, ke mi neniel inventis aŭ enkondukis la formon de kategorioj «en» - ili estas en vikipedio multe pli longe ol mi. Sed mi pensas, ke ili ĝustas.

Probable necesas iu tutvikipedia diskuto kaj decido, ĉu forĵeti ĉiujn kategoriojn pri geografiaj objektoj kun formo «en» aŭ kun formo «de», sed min ĝenus se la sola argumento estus relativa nombra plimulto de la senhome, robote kreitaj kategorioj kun formo «de». Sed kvankam mi sprimis mian opinion en pluraj koncernaj diskutpaĝoj, mi ne mem kunvokis ĝeneralan voĉdonon, ĉar - ne plu vivante en «la movado», malgraŭ ĉiuj multaj artikoloj mi daŭre sentas min kiel gasto en la esperanta vikipedio, gasto kiu kontribuas sian lingvokonon, ne sentas min kiel funkciulo kiu organizas. Tiu sinteno probable estas tro pasiva.

Sed due pri la mallonga temo: Sen longe pripensi mi aplikis la preferon de la kategoria formo «…en lando» ankaŭ al la kategorio «…en la Alpoj», kvankam konsentite ĉi-tie klare ne temas pri lando aŭ kontinento. Vi diras, ke nenio povas esti «…en la Alpoj», maksimume «…sur la Alpoj». Strange, ke mia lingvosento tie ne protestas: Mi sentas min «…sur la Alpoj» maksimume kiam mi staras sur montopinto, kaj en iu valo (la multe pli ofta kazo) - monto dekstre, monto maldekstre - tutcerte sentas min «…en la Alpoj». Kaj la vortumo «…en la Alpoj» al mi sonas tute normale, en Esperanto samkiel en naciaj lingvoj kiujn mi uzas (in den Alpen, alpoje, dans les Alpes ktp). Aliflanke mi dirus «…sur iu insulo», sed «…en komunumo», «…en regiono», «…en teritorio» aŭ «…en insularo». Mi tamen ne volas paŝi sur glacio decidi ĉu glaĉero pli troviĝas sur montopinto aŭ en valo: Tial, se iu alpano sentas ke «…en la Alpoj» estas ofendo por la lingvosento mi tute ne kontraŭas reŝanĝon al la formo «…de la Alpoj». Al mi gravas la kategorioj «…en lando aŭ kontinento», kaj ne la speciala kazo «glaĉeroj de aŭ en la Alpoj» (kies ambaŭ eblecoj al mi ŝajnas tute same ĝustaj, ĉar la glaĉeroj jes ja apartenas al la Alpoj, do la «de» ĝustas).

Aspektas iom stulte perdi tiom da vortoj pri nur du literetoj, sed sistemeco ĉe la vikipediaj kategorioj ja gravas, ĉar ne eblas per redirektigo kunigi du variajn formulojn en unu celo.

Sincere, ThomasPusch 19:25, 27. Mar 2008 (UTC)

PS 1: Mi skribis tiun-ĉi teksteton en la tagmeza paŭzo en la laborejo, sen ret-konekto. Hejmenveninte mi konstatas, ke vi jam "buĉis" la kategorion "glaĉeroj en la Alpoj". Kiel vi vidas supre, mi ne vere kontraŭas.

PS 2: Mi neniam atentis la paĝon "diskutejo", kie sendube okazu diskuto tiom baza, kaj nur trovis ĝin ĵus (vi certe konstatis, ke neniam mi notis ion tie). Se mi diskutis ion, tiam (laŭ temo) en persona aŭ artikola diskutpaĝo. Do mia juĝo pri la temo "kategorioj en aŭ de lando" estas ekskluzive el tiuj personaj aŭ artikolaj diskutoj. Pardonpeton: Mi precipe laboras an la laborejo en tedaj semajnfinaj aŭ noktaj deĵoroj, sen ret-konektoj, kaj poste enplektas la rezultojn en vikipedion, kaj simple ne pli frue enpaŝis la diskutejon. Nun mi pli saĝas. Kie estis la diskuteja diskuto pri "kategorioj en aŭ de lando", kiun mi maltrafis???

Saluton Thomas - mi respondos vian argumentadon en la diskutejo, porke ĉiuj povas sekvi la debaton. DidiWeidmann 20:57, 27. Mar 2008 (UTC)

{{Monto}}

Kara Didi !

  1. mi ne vidas la problemon kiun vi mencias rigardante la paĝon Materhorno ĉu per Fajrovulpo ĉu per IE 7 (iam Petro informis ke okazis tia fuŝado, kaj mi tiam kontrolis ke la fuŝo tiam aperis nur uzante IE; Vidu butonoj kvankam la ekranbildoj kiujn Petro provizis estas nun ne plu videblaj - forigitaj laŭ peto de Petro)
  2. pri la ŝovpropono de {{Monto}} laŭ la proponita nomskemo, povus esti farite sen damaĝoj : sufiĉas alinomi la ŝablonon kaj ĝi fariĝos redirektilo al la nova nomo. En la paĝoj kie ĝi estas vokata sub malnova nomo ĝi tute ĝuste aperos, kaj ekde alinomado povos esti vokata per la nova nomo.
  3. laŭ mi indus havi iom unuecigitan geografian superŝablonon, el kiu ŝablonoj por ĉiuj apartaj geografiaĵoj (montoj, riveroj, lagoj, urboj, regionoj, ktp) estu derivitaj laŭ tia skemo
  • ŝablono:informkesto geografiaĵo (infogeo)
    • ŝablono:monto = {{infogeo | tipo = <monto> | nomo = <nomo de la monto> .... }}

tiu projekto estis ekprilaborita, sed mi ne scias kiel ĝi statas. La avantaĝo estus ia norma prezento de ĉiuj geografiaĵoj kun kodkoloro por la diversaj tipoj (monto = bruna, lago = blua, parko = verda, ktp). Ni esploru kaj retrovu kiel statas la projekto. Arno Lagrange @ 21:53, 28. Mar 2008 (UTC)

Didi, mi legis vian diskuteron rilate al la koordinatoj kaj mi povas konfirmi, ke ankaŭ mi vidas la koordinatojn senĉese malĝuste - ie ili estas en la titolo en ŝablono, estas fakte du surskribaĵoj unu sur la alia, ie ili estas supre super la titoloj de paĝoj kaj kovras frazon Viaj donacoj ebligas... Io senĉese do kolizias. Iu restarigu la forigitajn dosierojn kun la malĝusta vido kaj ni ekvidos, ĉu la problemo estas la sama ĉe ni. Mi vidas ilin malĝuste ekz. en Bernau am Chiemsee, ankaŭ en Materhorno kaj multaj aliaj. Petro@diskkont 05:32, 29. Mar 2008 (UTC)
Dankon por la respondoj. Mi do esperas, ke iu trovos solvon de la koordinato-problemo. Al la alinomado de la ŝablono montoj mi do ne kontraŭstaras, kaj en ĉi-tiu kazo kreante novajn ŝablonojn observos la proponita nomdonadon.DidiWeidmann 14:47, 29. Mar 2008 (UTC)