Uzanto-Diskuto:EnthrallingUsername

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton. Mi ĵus forigis vian artikolon Farlesa Loka Lerneja Distrikto, ĉar kiel ĉe aliaj viaj iamaj kontribuoj vi uzis aŭtomatan tradukilon nekorektante kaj nepolurante la multajn lingvajn erarojn. Poste mi klarigos mian laboron. kani (diskuto) 21:50, 8 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Nu, mi resumos. Vi kreis artikolojn Bergpartei, die "ÜberPartei", Tuŝludo, kaj Enirismo. La tri artikoloj enhavis plurajn erarojn kaj estis aliaj vikipediistoj kiuj devis solvi la problemojn; almenaŭ ili estis ne tro longaj. Poste vi kreis en julio 2023 artikolon Internacia Marksisma Tendenco enhavante 41 597 bitokojn, do ege longa artikolo. Ĝi estis markita kiel polurinda komence de aŭgusto; ekde tiam vi ne plibonigis la artikolon: nur en la 7a de oktobro vi faris kelkajn ŝanĝetojn, kiuj fakte estis grandparte eraraj, kaj ili montris, ke vi ankoraŭ devas lerni la lingvon. Mi gratulas vin, ke vi kuraĝas krei tiujn artikolojn, sed vi devas kompreni, ke oni devas klopodi por elteni dignan nivelon en Vikipedio. Nun mi klopodos fortranĉi la erarhavajn partojn de la artikolo Internacia Marksisma Tendenco. Oni povus simple kaŝi la erarhavajn partojn, sed tio povus ebligi, ke iu remalkaŝu ilin, anstataŭ reverki ilin de la komenco, kio estus la plej bona solvo. Mi restas je via dispono por eventuala helpeto, sed bedaŭrinde ni ne povas por korekti viajn aŭtomate tradukitajn tekstojn dediĉi centoble pli da tempo ol vi uzis por aŭtomate traduki ilin. Dankon.--kani (diskuto) 22:15, 8 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Pardonu miajn erarojn. Se ĝi ne estas ĝena, ĉu vi rekomendus al mi kelkajn bonajn fontojn por lerni gramatikon? EnthrallingUsername (diskuto) 15:36, 15 okt. 2023 (UTC)[Respondi]