Uzanto-Diskuto:Kanikanikani

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
   Bonvenon al la Vikipedio en Esperanto, Kanikanikani!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj vikipediistoj. Vi ankaŭ disponas pri via vikipediista paĝo, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn, kiujn vi komprenas, nomi la landon de kie vi venas, ktp. Vi povas fari tion tre elegante enmetante en vian personan paĝon la ŝablonon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la vikipediistojn laŭ lingvokapablo kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Se vi havas demandojn, rigardu:

Antaŭ ol ekredakti, nepre legu la apartan artikolon "la perfekta ĝermo de artikolo".

En Vikipedio ekzistas diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Por respondi al mesaĝo de alia vikipediisto bonvolu iri al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj estas eble ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante ~~~~ aŭ uzante la butonon .

Agrablan kunlaboradon deziras al vi Maksim 16:25, 13. Aŭg 2007 (UTC)

Richard Bach[redakti fonton]

Mi korektis vian redaktadon en la artikolo pri Richard Bach ĉar "La Aventuroj de Jonatano GULLIBLE" estas verko de Ken Schoolland. Tiu libro ne estas "Juan Salvador Gaviota", ĝi estas alia libro malsama. --¨Liberascio¨ * 11:33, 18. Aŭg 2007 (UTC)


Dankon. Mi tute ne malrapide kaj detale rigardis la aferon. Fakte mi estis laboranta pri tute alia temo, nome marbirdoj, kaj trovis aludon al la libro de Bach sen aludo al esperanta traduko kaj mi memoris, ke mi iam vidis "La Aventuroj de Jonatano GULLIBLE" kaj eĉ sen pensi mi miskomprenis, ke temas pri la sama: mi interrilatigis Juan Salvador kun Jonatano kaj Gaviota-mevo-gull-gullible. Ĉio en ordo kaj dankon denove. --Kanikanikani 12:29, 18. Aŭg 2007 (UTC)



Ankaŭ mi ĵus korektis la ligon tra Marbirdoj kaj poste en Marbirdoj kaj homoj, kie mi lasis la saman misligon. --Kanikanikani 12:33, 18. Aŭg 2007 (UTC)

phantasmagoria[redakti fonton]

saluton, jeŝ efektive, por eta artikolo ĝi estis iom plena da eraroj, sed dankon por la korektoj. Efektive plu, kiam mi tradukis ĝin el la anglan, mi ne estis iel bone konsentrita en la traduko ol kutime.--Jonathaneo 07:00, 26. Mar 2008 (UTC)

Célestin Freinet[redakti fonton]

Gratulojn pro la pliampleksigo de la artikolo pri Célestin Freinet. Ĉu vi scias ion pri Freinet kaj Esperanto ? En filmo[1] kiun mi vidis antaŭ kelkaj monatoj en la televido (France 3) kiu priskibis la vivon de Freinet estis kelkaj aludoj ke Freinet uzis esperanton en la rilatigo de lernejoj intenaciskale (en la filmo eĉ aŭdiĝis kelkaj vortoj en Esperanto en dialogo inter Célestin kaj lia kunulino.) Se tiu fakto estas vera ĝi estas menciinda en la artikolo. Arno Lagrange @ 21:29, 7. Apr 2008 (UTC)

tiom longe kiom mi ne certas pri la fakto, -ĝi povas esti fantaziaĵo de la aŭtoro de la filmo -, mi ne volas enmeti tion en la artikolo. Cetere vidu miajn komentojn en Diskuto:Célestin Freinet

AL @ 22:06, 7. Apr 2008 (UTC)

  1. L'homme qui laissait les enfants rêver