Uzanto-Diskuto:LMRB

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, LMRB!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Narvalo 19:33, 1. Feb 2006 (UTC)

Promeso ĉe PledgeBank[redakti fonton]

Saluton, amiko, kaj bonvenon ankaŭ de mi! Mi tre ĝojis ekscii, ke vi spontanee aldoniĝis al nia Promeso verki po 3 artikolojn tage. Mi opinias tiun projekton tre esperoplena por nia Vikipedio, se ni vere sukcesos ĝin plenumadi kaj ĉiutage motivigi unu la alian komune verkante novajn artikolojn. Mi ĵus rimarkis, ke vi eĉ ankoraŭ subskribis la originalan promeson, do kvankam la promeso kompreneble estas alirebla al ĉiu aldoniĝemulo, vi nun fariĝis eĉ oficiala membro de nia grupo :) Mi ĝojos vidadi ĉi tie viajn artikolojn - cetere, via unua artikolo pri Callao estas tre bona. Nur mi iom ŝanĝis la stilon kaj kelkajn aliajn detalojn pri ĝi, ĉar ja ni estas en enciklopedio kaj tial oni skribu artikolojn enciklopediajn (iom malsame ol kiel oni farus ekzemple ĉe sia propra retpaĝo). Vi povas rigardi miajn ŝanĝojn en la historio de tiu paĝo (ligilo troviĝas en la strio supre) kaj lerni laŭ tio. Ankaŭ mi deziras al vi agrablan kunlaboron! Marek "Blahma" BLAHUŠ 21:36, 1. Feb 2006 (UTC)

Saluton kaj gratulon pro viaj kontribuoj al la Promeso verki po 3 artikolojn tage! Estas ĝojige vidi, kiel pro tiu promeso ĉiutage aperas en la Vikipedio novaj artikoloj pri interesaj temoj. Mi atentigas vin, ke ekde kelkaj tagoj ekzistas aparta paĝo, en kiu oni povas sekvi (ofte ĝisdatigatajn) statistikojn pri la promesa projekto kaj pri la rezulto kiun ĝi alportadas al la Vikipedio. Vi povas kontroli, kiom multe da novaj artikoloj jam ekestis, kaj ankaŭ vi povas utiligi tiun paĝon por sekvi vian propran plenumadon de la promeso - la paĝo ĉiam diras, kiom multe da artikoloj estis promesitaj kaj kiom multe da tio vere estis kreita. Do ek, mi deziras al vi bonan amuziĝon verkante, kuraĝon kaj multe da tempo, ideoj kaj motivigo por la laboro. Dankon pro via ĝisnuna helpo! Marek "Blahma" BLAHUŠ 01:35, 9. Feb 2006 (UTC)