Uzanto-Diskuto:LaPingvino

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Diskutpaĝo de LaPingvinoDiskutu


i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, LaPingvino!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi 

Narvalo 11:37, 15. Jun 2005 (UTC)

Dankon pro vian laboron tie. --Yekrats 19:30, 24. Jun 2005 (UTC)

Kial cia REDIRECT de la artikolo Eŭgeno LANTI al la artikolo Lanti ?
----Vikipediisto:BADOWSKI/diskut. 10:36, 2. Nov 2005 (UTC)

Lanti estas pseŭdonimo kaj do Eŭgeno LANTI estas malkorekta. Tial mi movis la paĝon.--LaPingvino 14:04, 7. Nov 2005 (UTC)

hej! saluton! mi vidis ke vi kunlaboris por "punko" :)

Logike, via bando ankoraŭ ne ĉeestis tie ;). --LaPingvino 18:37, 30. Dec 2005 (UTC)

Kartografio de la vikipediistoj[redakti fonton]

Ĉar vi mencias en la prezentopaĝo la urbon, kie vi nun loĝas, mi metis por vi ruĝan punkton en la paĝo Vikipedio:Kartografio de la vikipediistoj. Espereble vi ne kontraŭas. - Slavik IVANOV 21:53, 25. Okt 2006 (UTC)

Ideca lingvaĵo[redakti fonton]

Karulo, mi tre dankas vian atenton al artikolo Hans Stuifbergen, mi provis traduki kelkajn artikolojn pri ido-movado de Ida Vikipedio, sed ofte la artikoloj restis idecaj, ĉar traduko inter tre similaj lingvoj havas tiun problemo, t. e., oni ne perceptas facile la nuancojn kaj ofte prenas la formoj de fontolingvo al cellingvo. Mi pensas ke tiu okazas inter la nederlanda kaj la germana aŭ la angla. Do, mi petas al vi, se al vi tio plaĉas, kontroli miajn tradukojn pri idistoj kaj ido-movado. Antaŭdankas Roberto 11:41, 26. Sep 2007 (UTC)

LaPingvino[redakti fonton]

Mi metis la enhavon de la artikolo "LaPingvino" al Joop Kiefte. La vera artikolo estu tiu kun la civila nomo, ne inverse. Se vi volas, bonvolu korekti simile la artikolon pri Alekĉjo. --Kunar 00:32, 24. Nov 2007 (UTC)

Hello!

First of all I have to apologyce because I don't write in Esperanto, but I don't speak it. I'm from Mallorca and I have a project: there is a village in Mallorca called Deià, and I pretend that it has an article in all wikipedias. Can you help me? I hope you can do the Deià article in Esperanto wikipedia.

If you want to tell me something, please, you can find me in [1].

Thanks for your attention,

Lluís--88.22.184.131 13:31, 8. Maj 2008 (UTC)

Malferma Tago[redakti fonton]

Saluton, ĉu vi eventuale venos al la Malferma Tago de UEA en novembro? Bv vidu Vikipedio:Diskutejo. Kore via, --Ziko 15:55, 20 Aŭg. 2011 (UTC)

Laborkunsido pri Vikimedio Esperanto[redakti fonton]

Saluton LaPingvino! Mi vidas ke vi interesiĝas pri Vikimedio Esperanto. Tial mi sciigas al vi ke baldaŭ okazos fizika kunsido de la interesiĝantoj. Ĝi okazos dum la aranĝo KAEST en Slovakio (ŝajne plurfoje) ekde la 15-a ĝis la 18-a de Novembro, la unua estas planata jam por la 15-a. Vi estas bonvena partopreni la aranĝon kaj tial suprentiri la aferon. Eventuale vi povas tralegi la projektan paĝon (sufiĉe plilongigita), diskuti en ties diskuto en dissendolisto.

Dum la aranĝo okazos ankaŭ Vikipedia trejnado kaj pluraj prelegoj ligitaj al Vikimediaj aferoj. La Fondaĵo Vikimedio finance subtenis la trejnadon do vi povus, kaze de intereso, akiri rabaton. Amike kaj atendante, KuboF (diskuto) 20:22, 8 Nov. 2012 (UTC)

Message on Incubator[redakti fonton]

Just wanted to make sure you see that someone left you a message on the Incubator. PiRSquared17 (diskuto) 22:16, 2 Apr. 2013 (UTC)

Bonvolu voĉdoni pri mallokaj ŝablonoj - antaŭ la 28-a de Aprilo[redakti fonton]

Saluton, LaPingvino! Grava parto de Vikipedio estas ties ŝablonoj. Ili kreas ekzemple informkestojn, ligilojn al eksteraj fontoj, diversajn kestojn, formatigas referencojn kaj simile. Sed prizorgadi ilin estas nefacila teĥnika laboro kaj ni de jaroj suferas pro malalta kvalito de multaj el ili, kaj ofte eĉ plena manko.

Por helpi pri tio fundamente, estas propono funkciigi sistemon, kiu ebligus uzadon de ŝablonoj de centra loko (kun eblo pluuzi lokajn ŝablonojn de nia Vikipedio, se ni specife ilin volus). Sed la propono bezonas subtenon por efektiviĝi.

Tial mi petas vin esprimi vin ĉe Vikipedio:Peto pri komento/Mallokaj ŝablonoj.

Mi proponas, ke vi esprimu vian opinion en ĉiu projekto, kie vi aktivas aŭ kiun vi ofte legas (eĉ se vi jam esprimis vin aliloke).

Mi estas teĥnikisto kaj mi plene subtenas la proponon - mi vidas kiamaniere ĝi helpos kaj mi scias, ke ĝi helpos vere multe, precipe al malgrandaj lingvoj. --KuboF Hromoslav (diskuto) 18:20, 27 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

Mallokaj ŝablonoj - urĝa helpo bezonata nun![redakti fonton]

Kara LaPingvino, antaŭ 3 monatoj vi subtenis la proponon pri mallokaj ŝablonoj. Danke al tio nia komunumo havis pli grandan pezon en decidado! Denove dankon! Sed daŭre ne klaras, ĉu mallokaj ŝablonoj estos kreitaj baldaŭ.

Tamen ni havas plian ŝancon!

Jam la 28-an de Julio 2021 je 15:00 UTK, do post malpli ol 1 tago, okazos konversacio pri la Jara plano 2021-2022 de la Fondaĵo Vikimedio (kiun ni petis pri prizorgo de kreo de mallokaj ŝablonoj). Tie ni povas montri, ke nia komunumo ja volas mallokajn ŝablonojn.

Nun via subteno esta aparte grava! (mi esperas, ke tio ĉi estas la lasta fojo antaŭ kreo de la sistemo, sed ni vidos) Por helpi al kreo de mallokaj ŝablonoj, bonvolu:

  1. retpoŝte demandi pri inkludo de mallokaj ŝablonoj en la Jara plano 2021-2022 (movementcomms(ĉe)wikimedia.org)
  2. laŭeble aliĝi kaj partopreni en la morgaŭa komunuma konversacio kaj tie subteni mallokajn ŝablonoj
    1. la diskutoj estos en la angla, sed vi eventuale povos peti parolon en Esperanto kaj tradukanton (mi partoprenos kaj povos traduki vin!)
    2. se vi ne volas prezenti voĉe, vi povos skribi en babilejo, precipe menciu la esprimon "Global templates", por ke homoj klare vidu

Se tio ĉi sukcesos, jam sekvan jaron ni havos trezoron da altkvalitaj ŝablonoj rekte ĉe niaj manoj! Sed tio nuntempe bezonas nian etan helpon ;-) --KuboF Hromoslav (diskuto) 16:19, 27 jul. 2021 (UTC)[Respondi]