Uzanto-Diskuto:Martin BENOIT

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Martin, mi dankas vin pro la multaj kontribuoj, sed ĉu ne tekstoj de kantoj estas kontraŭ kopirajtaj leĝoj? --Chuck SMITH

Hoo, bona demando... Mi ne pripensis tion... Tamen mi pensas ke kantoteksto ne kontraŭas la kopirajton se ni indikas bone la aŭtoron, kaj ne vendi aferojn pro ĝi. Ĉu mia scio estas ĝusta? Kaj estas multaj ttt-ejo kun kantotekstoj multaj, kaj verŝajne ili ne estas atakita de leĝoj. --Martin BENOIT

Nu, mi pensas ke estas bone se vi skribas al la bandoj kaj ili permesas ke vi enmetas la tekstojn ĉi tien. --Chuck SMITH

Ĝis antaŭ nelonge mi ankaŭ pensis, ke sufiĉas indiki la fontojn por publikigi fremdajn tekstojn ĉi tie. Tamen mi rimarkis, ke en la germana vikipedio oni radikale ĉion forigas, kio evidente estas kopiita el fremda fonto... Mia propono: Verku etan artikolon pri la kanto. Eble laŭ tiu ĉi skemo: Nomo de la kanto, nomo de la grupo, nomoj de la aŭtoroj de teksto kaj muziko, indiko sur kiu kompaktdisko ĝi aperis, ligilo al la originala teksto. Dankon pro via kunlaboro! --Unukorno 08:49, 26. Nov 2002 (UTC)

Efektive tio estas tre bona propono. En enciklopedio estas iom strange aperigi nurajn kantotekstojn sen pliaj informoj pri la kantoj. Unuavice estu informoj pri la kantoj. En normala enciklopedio tute ne aperus la tekstoj mem (krom eble ĉe tre mallongaj tekstoj), sed vikipedio ne estas normala enciklopedio. Do, ja povas aperi ankaŭ la tekstoj mem (sed kiam ni skribas pri noveloj kaj romanoj, eble ni ne agu tiel...). Por sekureco ni tamen limigu tiajn aperojn de plenaj tekstoj al okazoj, kiam la aŭtoro donis tian permeson. Efektive mi povas nun jam doni tian permeson pri kantoj de Persone (kiuj ĉiuokaze jam aperas en la TTT-ejo de Persone). Ili ja povas aperi en la Vikipedio. Sed tiam prefere aldonu almenaŭ indikojn pri aŭtoro de la muziko kaj aŭtoro de la teksto. Bertilo WENNERGREN


Bonege, mi ne ankoraŭ havis tempon fari la proponitajn agojn sed baldaŭ faros :) --Martin BENOIT


Franca vikiprojekto[redakti fonton]

La 19-an de majo en la franca vikipedio estis kreita "vikiprojekto, esperanto". Ĉuij vikipedistoj estas invititaj (vokitaj) por partopreni. :-) vikiprojekto-esperanto Ĝis baldaŭ Corinne Daudier 07:57, 20. Maj 2005 (UTC)

Wikimedia Canada[redakti fonton]

Hi there! I'd like to invite you to explore Wikimedia Canada, and create a list of people interested in forming a local chapter for our nation. A local chapter will help promote and improve the organization, within our great nation. We'd also like to encourage everyone to suggest projects for our national chapter to participate in. Hope to see you there! -- en:user:zanimum

Forigpropono pri Sola?[redakti fonton]

Forigo
Saluton Martin BENOIT, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, KuboF (diskuto kontribuoj) petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Sola?".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.

--KuboF (diskuto) 11:47, 17 Okt. 2015 (UTC)