Uzanto-Diskuto:Mpankorbo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Mpankorbo!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi --→ Airon 23:07, 13. Aŭg 2009 (UTC)

Translation of a short story[redakti fonton]

Hi my friend!

I would like to request something from you. Yes, translation. I hope, it's not a bad thing for you. Some years ago I wrote a (really) short story about a lonely man (actually symbolized the Saami nation). I translated into some languages and I thought, it would be great to have it more, like also in Esperanto :) I made this page, the Spanish translation is somewhere there. You can put the Esperanto translation there. Thank you again! Sorry for my disturb... :( - hu:User:Eino81

Your translation[redakti fonton]

I hope it works for your purposes ;-) I put it on your page. Please, correct any mistake. --Manolo 10:10, 26. Aŭg 2009 (UTC)

Mi mem[redakti fonton]

Al antikva popolo mi apartenas, la plej aĝa en la tuta mondo. Mi parolas antikvan propran lingvon. Mi vivas en malnova lando kaj mi neniam loĝis ie krom tie ĉi, do mi apartenas al tiu ĉi loko. Mi estas sola en la vasta mondo. Mi estas sola, mia popolo forpasis antaŭ longe, nur mi postrestas. Mi parolas mian lingvon sole.

Mi vagas sur pado nomata "vivo", mi manĝas mian panon kaj trinkas mian akvon sole. Estas mi samtempe verkisto kaj leganto miajn proprajn librojn. Mi grimpas la montojn malantaŭ mia domo; mi kaptas la fiŝon el rivero kiu fluas antaŭ mia domo. Ĉiutage mi iras sur la holmojn por pensi kaj mediti sola, nur mi mem. Dum mi estis for, mi vidis aliajn homojn; kelkaj alvenis mian landon. Mi bonkondutis al ili: mi donis manĝaĵon kaj trinkaĵon al ili; ili povis ripozi en miaj domoj.

Sed nun... fremduloj diras al mi, kiam ili venas, kion mi faru, kion al mi estas permesite fari. Sed ĉi tie mi regas, mi estas la posedanto, mi estas la sola kiu vere hejmas! Ĉi tiu estas mia malnova patrujo, kie mia pra-patroj vivis. Tio estas mia hejmo, mia lando; jen mi, vivanta ĉi tie per mi mem.

Via uzantonomo estos ŝanĝata[redakti fonton]

23:49, 17 Mar. 2015 (UTC)

Muzika Esperanto-Ligo[redakti fonton]

En 2009 vi skribis en la diskutpaĝo de la ĝerma artikolo "Muzika Esperanto-Ligo", ekde 2014 parto de "Ĝermolisto de Esperanto-asocioj", ke vi "intencas re-verki ion pri MEL, eĉ se mallonga, por ke ĝi havu sian lokon en Vikipedio". La lastaj informoj en la ĝerma artikolo estas de 2006, kaj bonus noto ĉu la grupiĝo ĉesis aktivi (tiam bonus scii kiam) aŭ ĉu ĝi daŭre funkcias. Se vi havas informojn, vi daŭre estas bonvena doni ilin. ThomasPusch (diskuto) 18:42, 14 Mar. 2016 (UTC)

Respondo de mpancorbo[redakti fonton]

Saluton Thomas,

Nu, mi vere maloftege aktivas en Vikipedio. Mi nebule memoras mian promeson pri pluredaktado de artikolo pri MEL; sed, nu, gravas nur tio ke finfine ĝi ne efektiviĝis. Pri la grupigo de disaj asocioj en la "Ĝermolisto..." mi ne havas ian rilaton (tamen, eble mia memoro perfidas min...); do mi ne povas respondi akurate al via demando pri ĝia aktiveco.