Uzanto-Diskuto:Nick~eowiki

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Nick~eowiki!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  PaulP 09:47, 7. Sep 2006 (UTC)


Saluton Nick,

dankon pro la aldono de la Kategorio "Dadaistoj". Mi tamen iom korektis ĝin. Tiu kategorio povas esti subkategorio de "Artistoj", sed ne de "Literaturo". Se vi metus ĝin tie, ĝi nomiĝu "Dadaismo" anstataŭ "Dadaistoj". PaulP 14:49, 6. Sep 2006 (UTC)

Bonvolu ankaŭ atenti la artikolon Helpo:Kategorioj#Ordigaj_.C5.9Dlosiloj. Nun ĉiuj viaj artikoloj estas ordigitaj laŭ propra nomo, anstataŭ laŭ familia nomo. Mi korektos kelkajn por vi.

E

   * Elsa von Freytag-Loringhoven

H

   * Hugo Ball

M

   * Marcel Duchamp

R

   * Raoul Hausmann

Sukceson!

-

Malĝis, kdo. ! Mi proprigis cian ideon, kun etaj ŝanĝoj. Helpu min redakti bonvole! Povante, legu miajn venontartikolojn.


Saluton ![redakti fonton]

Mi sendas al vi salutojn kaj gratulas vin pro viaj multaj interesaj kontribuoj. Krome mi legis ke vi ŝatas bicikladi,, tion mi ankaŭ tre volonte faras, rimarku mian pseŭdonimon, Biciklanto 00:54, 27. Jan 2007 (UTC)

Dankon por la altkvalitaj, interesaj artikoloj. Mi esperas, ke vi ankoraŭ kontribuos. Narvalo 17:06, 23. Feb 2007 (UTC)

Saluton Nick[redakti fonton]

Mi tradukis, parte el la franca kaj parte el la angla, artikolon pri Eugène Atget, kiu allogis la intereson de la superrealistoj. Se vi emas fintraduki, mi lasis parton en la anglan tro malfacilan por mi... danke --Kristof 17:35, 7. Mar 2007 (UTC)

Saluton Nick ![redakti fonton]

Saluton kaj gratulon al ŝatanto de Philippe Soupault, nur nun mi malkovris (do multe pli maljune ol vi! kvankam mi bone memoras ke ofte li parolis en la radio (mi pensas, ke li reĝisoris propran elsendon) dum la jaroj 60-aj, sed tiam mi ne sciis kion li estis skribinta) la poezion de Philippe Soupault, kaj multe ŝatas ĝin, mi provos esperantigi poemon de li! Vikipediisto:Eliott

Zeth Hoglund[redakti fonton]

La markero "none" ene la bildo-markoj faris viajn problemojn. "None" forviŝis antaŭajn markerojn, kaj nuligis la "thumb" markeron, kiu faras la bildo-skatolon. Se vi havas pluajn demandojn, bonvolu demandi min! Amike salutas Yekrats 16:52, 3. Dec 2007 (UTC).


Saluton Nick! La kategorio estu "Svedio", ne "Historio de Svedio", ĉar li estas la nuna, ne iu historia reĝo de Svedio. Sincere, Moldur 21:51, 3. Dec 2007 (UTC)

Saluton Nick! Mi ĝojas ke Gogo plaĉas al vi! Moldur 18:12, 17. Dec 2007 (UTC)

Ŝablonoj[redakti fonton]

La plej bona vojo por lerni fari ŝablono estas rigardi nunaj ŝablonoj, kaj kopii la partojn kiu plaĉas al vi. Ŝablonoj estas simple paĝoj en la "Ŝablono:" vikispaco, do ĝi funkcias kiel iu ajn paĝo. Kian ŝablonon vi volas krei? -- Yekrats 14:03, 19. Dec 2007 (UTC)

Jen tian ŝablonon kiun mi kreis por Interpunkcio: http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=%C5%9Cablono:Interpunkcio&action=edit

Ĝi estas ordinara tabelo krom la program-marko class="infobox". Tiu marko dekstrigos la skatolon. Laŭ via volo, kopiu tiun formaton por via skatolo. -- Yekrats 14:17, 19. Dec 2007 (UTC)


Kategorio sen enteno kaj sen intervikiaj ligiloj ne havas sencon. Ĉu vi volas plenigi, interligi ilin? Narvalo 20:18, 22. Dec 2007 (UTC)

Saluton Nick. Ĝojan kristnaskon (aŭ ne). Estas interesa alia usonano ĉe ni. Viaj kontribuoj estas tre kuriozaj. Roberto 06:17, 25. Dec 2007 (UTC)

Vi ŝajnas al mi tipa adoleskanta usonano per via redaktado, tiu estas interesa, se vi volas kontaktigi min, mi havas msn mesenger: pb1318113@hotmail.com.Roberto 03:55, 26. Dec 2007 (UTC)

Kantono/Konteo[redakti fonton]

La vorto kiun mi uzas por la anglalingva "county" estas "Kantono". Vidu: Kantono Fulton (Georgio), Kantono Whitman (Vaŝingtonio). Ĉar la "County" estas parto de la nomo de la Kantono, ĝi estas tradukinda parto, laŭ mia opinio. Mi ne havas fortan opinion pri la kantono/konteo disputo, sed mi volus unuigitan solvon. -- Yekrats 09:21, 10. Mar 2008 (UTC)

Kantonoj de Usono[redakti fonton]

Saluton Nick,

Nia vikipedia komunumo antaŭ ne longe interkonsentis, ke ni momente ne plu amase kreu artikolojn per roboto, ĉar tia tekniko estas artefarita kaj povas difekti la bonfamon de nia sufiĉe malgranda Vikipedio (estis precipe akra debato pri miloj da robotkreitaj urboj de Germanio). Mi do konsilas atendi pli favoran periodon por tio. Thomas Guibal 16:07, 11. Mar 2008 (UTC)

Kara Nick mi metis vian helppeton al la diskutejo - tamen estas kelkaj problemoj kun robotoj - kiel alternativo mi proponas al vi, ke vi kreu modelpaĝon en tekstprogramo, kiu enhavas la "kanton-ŝablonon" (taŭgan por Esperanto: Ne nepre ĉiuj informoj de la angla versio estas interesaj por la tuta mondo - la ŝablono de estu eventuale pli simpla). Poste vi povas facile mane transpreni la datumojn el la nacilingvaj vikipedioj kaj tiam eĉe kompletigi el aliaj fontoj kaj propraj konoj. Tio estas eventuale eĉ pli efika ol la robota metodo, ĉar oni tiel kreas ne nur ĝermojn sed tuj taŭgajn artikolojn - por inspiro konsultu foje miajn tekstojn pri la komunumoj de Kantono Zuriko. Amike DidiWeidmann 16:28, 11. Mar 2008 (UTC)
Saluton, jes, estus bone havi artikolojn pri la kantonoj. Bonvolu atenti, ke jam ekzistas artikoloj pri la kantonoj de Okcidenta Virginio, kreitaj de Vikipediisto:Caponer, kaj pri la kantonoj de Vaŝingtonio, kreitaj de Vikipediisto:Haruo. Same ekzistas artikoloj pri kelkaj pliaj kantonoj. Tiujn artikolojn oni eble devus adapti al via proponita skemo, certe roboto ne aldonu duan artikolon pri la sama kantono. – Umberto 22:40, 11. Mar 2008 (UTC)

Dankon pro viaj unuaj artikoloj pri la kantonoj de Georgio. Tamen ne forgesu aldoni la intervikiajn ligilojn (almenaŭ al la anglalingva artikolo). Amike, Thomas Guibal 15:52, 12. Mar 2008 (UTC)

Mi cetere ĵus kreis Listo de kantonoj de Georgio por helpi vin. Kuraĝon ! Thomas Guibal 16:30, 12. Mar 2008 (UTC)
Kolego Nick, estas tre bone, ke vi aldonas artikolojn pri usonaj kantonoj. Mi konsentas al Yekrats, ke "situo" estas pli kutima ol "troviĝo", sed tio estas nur mia opinio. Plia indiko estas, ke laŭ mia impreso la uzo de la komo por indiki la ŝtaton de urbo ("Nashville, Georgio,") estas precipe usona kutimo; en aliaj lingvoj oni prefere uzas parentezojn ("Nashville (Georgio)"). Sed eble mi eraras. Salutojn, Umberto 22:31, 14. Mar 2008 (UTC)

Anglalingvaj alidirektiloj[redakti fonton]

Nick, ĉu vi povus fari alidirektilojn de la angla al la esperantlingva? Ekz-e: Burke County (Georgia) kaj Burke County, Georgia -> Kantono Burke (Georgio)... Amike salutas Yekrats 17:17, 12. Mar 2008 (UTC)

Eble pli bona vorto por mapoj estus "situo" anstataŭ "troviĝo". Dankon pro via laboro pri la ŝtato Georgio! -- Yekrats 15:29, 14. Mar 2008 (UTC)

Ĉu vi povas aldoni licensan informan al via dosiero Dosiero:Esperanta-kanado.PNG? Eble vi povus uzi la duoblan licenson:

{{propra|GFDL|cc-by-sa-3.0}}

Dankon! -- Yekrats 17:46, 20. Maj 2008 (UTC)

Nu, se vi ne aldonus ian ajn dosieron sen licensa ŝablono, ĝi estos forigitaj. (Verŝajne vi povas uzi la licenso {{PD-memfarita}} .) -- Yekrats 17:59, 20. Maj 2008 (UTC)
Jes, certe ili estas redakteblaj! Klaku la ligilon Dosiero:Esperanta-kanado.PNG. Klaku "redaktu" kiel ian ajn artikolo. Se vi havas problemojn, mi helpos vin. Kore salutas Yekrats 18:05, 20. Maj 2008 (UTC).

Dosiero:Esperanto-usonaj-ŝtatoj.PNG[redakti fonton]

Nick, ĉar la originalaj dosiero de Dosiero:Esperanto-usonaj-ŝtatoj.PNG estis permesita sub la du lisencoj (GFDL kaj CC), via deriva versio devas sekvi la samajn licensojn laŭ la licensoj tie. Mi faris tiajn korektojn. -- Yekrats 20:33, 20. Maj 2008 (UTC)

Noto: En aprilo 2009 Yekrats forigis la PNG-dosieron, argumentante ke nun haveblus tiaĵo en la vikimedia komunejo. Efektive tie estas Map of USA with state names eo.svg, farita de Lohengrin. ThomasPusch (diskuto) 15:32, 8 Nov. 2012 (UTC)

Kial forigi?[redakti fonton]

Kial vi forigis grandan teksto-parton el la artikolo pri malriĉeco? Alaŭdo ۩ 11:03, 30. Maj 2008 (UTC)

Eble ĝi estis unuopa okazo. Ĉu vi ankoraŭ havas la problemon? (Iufoje eraroj okazas en Vikipedio. -- Yekrats 01:00, 3. Jun 2008 (UTC)

Eble vi povas fari duan konton ("Nick2") por malkovri la problemon. -- Yekrats 01:06, 3. Jun 2008 (UTC)

Via uzantonomo estos ŝanĝata[redakti fonton]

23:50, 17 Mar. 2015 (UTC)

06:28, 19 Apr. 2015 (UTC)