Uzanto-Diskuto:Rotsaert8000

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj vikipediistoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol fari (iom grandan) redakton, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru: se viaj redaktoj kontraŭas al la reguloj, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos ilin.

Por respondi al mesaĝo de alia vikipediisto bonvolu iri al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj estas eble ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante --~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampoVia subskribo kun tempstampo

Vi disponas ankaŭ pri uzantopaĝo, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn, kiujn vi komprenas ktp. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la ŝablonon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la vikipediistojn laŭ lingvokapablo kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablan kunlaboradon deziras al vi  Arno Lagrange @ 09:39, 22. Nov 2010 (UTC)

Gratulon pro via artikolo pri Bruĝo[redakti fonton]

Saluton! Mi hazarde, verkante la artikolon pri Gotika arĥitekturo, trafis sur la artikolon Bruĝo, kiun vi ĉefe verkis aŭ ankoraŭ verkas. Gratulon! Tian same ampleksan kiel bele legeblan artikolon oni ne ofte trovas en Eo-Vikipedio. B.v. informu min, ĉu aŭ kiam la artikolo estas finverkita. Tiam mi proponos la artikolon kiel "elstara artikolo" kaj voĉdonos pore.--Longharulo (diskuto) 17:37, 25 Jan. 2015 (UTC)

  • Dankon pro la gratuloj, sed nur parto estas mia merito. Ĉar okaze de la ĉisomera UK en Lille mi atendas multajn vizitantojn en Bruĝo, sed ne disponas pri sufiĉe da personoj por bone akcepti ilin, mi decidis traduki aŭ kompletigi ĉiujn paĝojn kiel iel rilatas al Bruĝo. Foje estas originalaj artikoloj miaj, sed plej ofte estas tradukoj de la nl-paĝoj (eble ankaŭ de alilingvaj paĝoj, se tie estas bonaj informoj). La ĉefaj artikoloj nun estas prilaboritaj, deko da restas farota (sed kompreneble la laboro neniam estos preta...) Mi esperas ke aliaj faros la samon por sia urbo aŭ regiono, sed same kiel Esperanto, Vikipedia estas malpli facile ol oni kutimas aserti kaj multaj rezignas (aŭ neniam komencas). --Roland Rotsaert (diskuto) 18:57, 25 Jan. 2015 (UTC)