Uzanto-Diskuto:Sara L.~eowiki

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Sara L.~eowiki!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Arno Lagrange  09:35, 11. Jul 2004 (UTC)

Ne! vi skribas tre bonan Esperanton! Post unu jaro de sporada studo! vi estas unu plia montrinda ekzemplo de lernfacileco de Esperanto!
Eliott


Vi ja skribas sufiĉe bone. Mi trovis nur du eraretojn (akuzativo uzata senbezone) kiujn mi ĵus ĝustigis. Ĉi tiun frazparton mi trovis iom malglata, sed ne ŝanĝis:

...kaj mi rete provas klarigi la germanan al germanalernuloj.

Mi dirus ion kian "klarigi la germanan al lernantoj" aŭ eble "al lernantoj de la germana".

Dankon pro via aliĝo kaj laborado! --Jim Henry 22:32, 27. Aŭg 2004 (UTC)


Koran dankon pro afablaj mesaĝoj! Espereble mi povos helpi al esperanta vikipedio. Mi ankoraŭ ne bone scias ĉu mi havos oftan liberan tempon ĉar mi ja devos lerni pri ekzamenaj temoj... Sed mi provu! --Sara L. 10:32, 30. Aŭg 2004 (UTC)


Ĉu iu volas skribi pri japana literaturo? Bonvole legu Diskuto:Japanlingva literaturo --Sara L. 10:32, 30. Aŭg 2004 (UTC)

Saluton, eble legu pri Hajko, kiu estas tre populara inter esperantistoj. Do, ne atendu aliajn, verku mem kaj ni (mi) ĝustigos vian lingvaĵon. Sed via lingvaĵo estas pli bona ol tiu de multjaraj e-istoj (nomataj inter ni: eternaj komencantoj). Vikipediisto:Razilklingo.

kiu tradukas tio?[redakti fonton]

http://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_press_releases/One_million_Wikipedia_articles_(int'l)

Ŝablonoj[redakti fonton]

Saluton: Samidean'; mi volas inviti vin uzi la jenajn ŝablonojn {{dataro}}, {{loko|lando|urbo}} Se vi havas admonojn, aŭ ideojn, aŭ kritikojn pri la ŝablonoj [aŭ ne] Skribu min Bonvolu. Kuartaseo  08:21, 3. Jan 2006 (UTC)

Via uzantonomo estos ŝanĝata[redakti fonton]

23:48, 17 Mar. 2015 (UTC)

06:28, 19 Apr. 2015 (UTC)