Uzanto-Diskuto:ThomasPusch/Kategorio "sindromoj"

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kategorio "sindromoj"[redakti fonton]

Saluton Thomas. Unue mi danku al vi, pro la valora laboro kiun vi faris kreante tiun kategorion. Mi tamen opinias, ke estus pli bone uzi "simptomaro" anstataŭ "sindromo" por löa kategori-titolo, same kiel en la artikolo simptomaro. Mi devas konfesi, ke estas malfacile decido ĉi-kaze, kaj jam antaŭe estis iom da malunueco en la Vikipedio, ĉar la ĝenerala artikolo uzis "simptomaro", dum la plej multaj artikoloj pri unuopaj simptomaroj uzis "sindromo". Tamen, bonvolu noti ke ankaŭ ReVo donas preferon al la kunmetaĵo "simptomaro", kaj ke en la ekster-Vikipedia interreto "simptomaro" estas pli multe uzata ol "sindromo" ('simptomaro kaj estas -wikipedia -wiki -vikipedio': 2590 trafoj. 'sindromo kaj estas -wikipedia -wiki -vikipedio': 950 trafoj). Aldone, uzo de tia kunmetaĵo pli konservas la facilecon de Esperanto, ĉar tiel oni ne pligrandigas la nombron de lernindaj radikoj. Ĉu vi konsentus, se mi ŝanĝus la kategori-titolon al "Simptomaroj"? Marcos 09:13, 19. Sep 2008 (UTC)

Ne estas tiom simple. Unue mi koncize diru, ke mi ne iniciatis la kategorion, sed en la artikolo Erudicio-sindromo, kiun Arno petis min rigardi, estis ruĝa ligilo al la kategorio neekzista, kaj mi laŭ tiu iniciato kreis la kategorion - tio ne malfacilis - kvankam mi ne jam havis tempon komenti la artikolon mem. Do mi reage plenigis vakuon, sed ne sentas min la inicianto de la kategorionomo. "Sindromo" estas 'difinita kombino de certaj simptomoj', do estas "simptomaro", kvankam ne ĉiuj eblaj aroj de simptomoj estas sindromoj kaj la vorto "simptomaro" do estas malpli specifa ol "sindromo". En la internacia medicino terminaro estas multaj fakaj vortoj, kaj ili pezigas la vortaron de Esperanto, sed ne rekomendindas enkonduki novajn vortojn nur en Esperanto, kiuj poste malkongruas kun la internaciaj: Mi malrekomendus proponi la vorton "ŝlosilosto" por klaviklo, "malmakzelo" por mandiblo aŭ "malmandiblo" por makzelo ktp. - same kiel oni ne proponus la pli esperantan vorton "distancsonilo" anstataŭ telefono. Kaj se la malsano Down-sindromo nur en Esperanto nomiĝus Down-simptomaro, tio estus iritiga (almenaŭ por medicinistoj, ĉu esperantistaj aŭ ne). Mi kiel medicinisto ne aprezas, se genetikistaj medicinistoj difinas milojn da maloftegaj sindromoj, laŭ la modelo "Nomo1-Nomo2-Nomo3-sindromo", kaj oni devas lerni ĉiujn sindromo-nomojn por scii pri kio temas - mi pli aprezas nomojn, kiuj laŭeble klare priskribas la malsanon. Sed iuj sindromoj estas sufiĉe oftaj kaj relative konataj, kiel ekzemple la Down-sindromo: Kvankam tiuj vortoj nur estas duonesperantaj, ĉar la nacilingva(j) scientistonomo(j) en ili estas fremdlingva(j), oni laŭ mi devas toleri ilin, kaj toleri ankaŭ la internacian medicinistan vorton "sindromo".

ThomasPusch 13:38, 20. Sep 2008 (UTC)

Pri la signifo de la vorto "simptomaro" vi argumentis malĝuste. Bonvolu noti, ke ankau "arbaro" ne estas ia ajn aro de arboj, kaj "homaro" ne estas ia ajn aro de homoj. Fakte, se vi legos pri la sufikso AR en PMEG, vi vidos ke neniam "X-aro" sinifas simple "aro de X-oj". Anstataŭe ĝi devas signi ion specialan, plej ofte "tuton de pluraj kunapartenantaj aferoj", kiel che "arbaro", "tendaro", "meblaro", "membraro" ktp. Ankau via difino de sindromo kiel "difinita kombino de certaj simptomoj" postulas ke ekzistas iuj kriterioj, lau kiuj simptomoj, kiuj certamaniere aperas kune, estu difinataj kiel apartenantaj al unu sindromo. Kaj almenaŭ metafore tiuj kriterioj difinas iun "kunapartenecon" de simptomoj, tiel ke la PMEG-a difino de "X-aro" estas rekte aplikebla.
Mi konsentas kun vi, ke ni ne troigu la uzon de kunmetaĵoj en scienca kunteksto (do ke ni povas resti ĉe "telefono" kaj "klaviklo"). Tamen en la kazo de "simptomaro" ankaŭ gravas atenti la fakton, ke tiu kunmetaĵo jam estas vaste uzata en Esperanto, do ne estas iu nov-elpensaĵo. Ĝi estas pli multe uzata ol "sindromo" en la ekster-Vikipedia Interreto, kaj la Reta Vortaro donas preferon al ĝi.
Iom alia temo: Mi vidis vian nomon sur la (ŝajne ne tute aktuala) retpaĝo de la Esperanto-Junularo de Bonn. Mi ĵus translokiĝis al Bonn, kaj do interesiĝas pri loka Esperanto-klubo (kvankam mi mem estas sufiĉe juna, ne necese bezonas esti junulara klubo). Ĉu vi povas diri al mi ion pri la aktuala situacio de Esperanto en Bonn? Marcos 23:42, 20. Sep 2008 (UTC)