Uzanto-Diskuto:VortoenlaLibro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, VortoenlaLibro!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi --RG72 (diskuto) 05:29, 22 apr. 2018 (UTC) Saluton kara! Mi vidas ke vi interesiĝas pri muziko kaj rapide kreis kelkajn artikolojn priajn. Bonege. Do mi donos al vi kelkajn sugestojn:[Respondi]

1. Ne hastu.

Vi kreis Parafko (muziko) kun malĝusta titolo (evidente vi celis pafarko), do ligiloj al ĝi restas ruĝaj eĉ en viaj propraj artikoloj. Verku, relegu kaj nur poste publikigu.

2. Kontrolu antaŭ verki

Por ne malŝpari vane tempon vian kaj de aliaj uzantoj, antaŭ verki kontrolu, ĉu tiu artikolo estas necesa. Vi kreis 4 artikolojn el kiuj 2 (Parafko (muziko) kaj Vibrato) estas troaj kaj forigendaj, ĉar artikoloj pri tiuj aferoj (pli grandaj kaj detalaj) jam ekzistas en nia Vikipedio (respektive Arĉo kaj Vibrado (muziko)). Do unue certiĝu, ketiu artikolo ne ekzistas, do estas kreinda. La plej facila vojo estas trovi ĝin en granda alilingva vikio (ekzemple en tiu angla) kaj kontroli, ĉu jam haveblas eo-versio.

3. Aranĝu diligente

En ĉiuj kreitaj de vi artikoloj mankas intervikioj kaj kategorioj. Tio grande malfaciligos ilian uzadon kaj surŝultrigos tiujn taskojn je aliaj uzantoj. Prefere plene aranĝu unu artikolon kaj nur poste transiru al la alia.

Mi esperas ke tiuj sugestoj helpos al vi. Vi ĉiam povas sin turni al mi por ricevi konsilojn aŭ helpon. Sukceson!--RG72 (diskuto) 06:48, 22 apr. 2018 (UTC)[Respondi]