Uzanto-Diskuto:Zerodoto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bonvolu aldoni ĉi-sube viajn komentojn !
Zerodoto 05:46, 24 Aŭg. 2011 (UTC)

Mi estas Kani. Mi certe helpos vin se necese. Nur kontaktu kaj diru. Se vi havas diversajn interestemojn, diru kaj mi klopodos konsili al vi pri ili.--kani 17:43, 24 Aŭg. 2011 (UTC)

Saluton. Ĉar vi demandas, mi konsilus al vi trarigardi iomete el la Ĉefpaĝo en la dekstra marĝeno sub Aktualaĵoj la Vikiejon. Ĉefe la unua el la kvar partoj indas. En la kvara estas Bezonataj tradukoj, sed bedaurinde malplena, eble ĉar neniu okupiĝas prie. Tiele mi konsilos al vi elekti la plej ŝatatan fakon vian, ekzemple vi povas trarigardi sub la Artikolo de la semajno la Kategoriojn. Plej ofte la plej ĝeneralaj artikoloj estas nesufiĉaj. Tiele vi povas komenci, ĉar ĉiuj artikoloj havas ruĝajn ligilojn (neekzistantaj artikoloj) kaj vi mem povos elekti la plej necesajn artikolojn. Vi devas atenti kiam vi trovos ruĝan ligilon (farotan artikolon) ne jam post trovi la koncernan vialingvan artikolon komencu tradukon: antaŭe nepre kontrolu en la maldekstra marĝeno se jam ekzistas tiu artikolo esperante. Al mi okazis foje ke post fari tradukon mi konstatis ke jam ekzistis tiu artikolo sub alia nomo. Tiukaze necesas fari nur alidirektilon. Se ĉiukaze vi volas pliajn konsilojn ne dubu denove kontakti min. Mi povos iome konsili ekzemple en literaturo, geografio aŭ historio.--kani 17:21, 26 Aŭg. 2011 (UTC)
Gratulon ke vi trovis tiun liston. Vidu ke plej interesaj por Vikipedio estas tiuj artikoloj kiuj ankoraŭ ne estis strekitaj kaj estas en la pinto (en pli da alilingvaj versioj, do, esperanto estus en ili). Memoru, ke kiam vi faros artikolon, vi devos forstreki ĝin el la listo, same kiel la aliaj estas jam forstrekitaj. Ĉiukaze, kiam mi diris iam, vi devas certigi ke la artikolo ne estas jam en Vikipedio, ĉar povas okazi ke la farinto ne forstrekis aŭ eĉ ke iu faris ĝin sen koni la ekziston de tiu listo. Mi konis tiun liston kaj iam mi uzis ĝin multe (faris multajn artikolojn el ĝi); kiam vi demandis, mi serĉis ĝin, sed tiam mi ne trovis. Vere Vikipedio estas mondo: klopodu ne perdiĝi. Kompreneble mi helpos aŭ trarigardos, kiam vi petos. Amike.

Lasta demando[redakti fonton]

Mi tute ne scias pri kio temas. Ĉu vi lasis ĝin en mia diskutpaĝo?--kani 21:34, 30 Jan. 2012 (UTC)

Nu, mi vizitis paĝon Batalo de Verdun kaj ne Uzanto:Zerodoto/Tradukado. La redakto estis bona, kaj mi korektetis nur kelkajn gramatikajn misetojn, krom Francoj kaj Germanoj al minuskloj, kio estas diskutebla kaj elektebla, sed pro kongruo kun la ĝenerala stilo en Vikipedio mi faris, same kiel forigo de kelkaj spacoj antaŭ interpunkcio, kio estas ofta en tekstoj verkitaj de francoj, sed ne tiom de aliaj. Mi konsilas al vi enmeti jam la paĝon kiel nova artikolo kun alilingvaj ligiloj ktp., ĉar aliel iu vikipediisto povus rimarki ke mankas tiu artikolo kaj povas nemeeti alian tradukon aŭ redakton kio duobligus la laboron kaj malfaciligus la taskon. Ŝablono redaktata restos ĝis kiam vi finos la artikolon. Mi restas je via dispono. Sed enmetu por viaj mesaĝoj novan ĉapitron sub mia listo, ĉar mi povas perdiĝi supre.--kani 22:50, 31 Jan. 2012 (UTC)
Saluton kaj gratulon pro tiom prilaborata artikolo. Mi tralegis la tutan artikolon kaj korektetis nur malmulte. Nun mi havas kelkajn sugestojn. Unue, post kiam vi finos la artikolon, indus ke oni bluigu la ruĝajn ligilojn ankoraŭ restantajn, kaj eĉ aliajn aldonendajn. La kreo de novaj artikoloj indas ĉefe lastatempe ĉar la unuan fojon la esperanta vikipedio (kiu estas de tempo al tempo preterpasata de nacilingvaj vikipedio kiaj la dana, slovaka, araba, rumana, korea ktp.) povas preterpasi siavice la danan vikipedion: diferenco estas nur 200 artikoloj. Tio ne estas la vera celo de la esperanta vikipedio, sed povas helpi aŭ kuraĝigi aliulojn kontribui. Fakte mi ĵus kontribuis al bluigo en via artikolo de Maurice Barrès eĉ per mallonga nuna aspekto; poste oni povos pligrandigi ĝin per aldono de verkolisto, bibliografio, biografio ktp. Tamen jam estas nova blua ligilo en via artikolo kaj almenaŭ unu plia artikolo en nia konto. Dua sugesto estas ke oni proponu vian artikolon en Vikipedio:Artikolo de la semajno. Mankas tiaj historiaj en tiu loko. Kiam vi finos, ne forgesu komuniki ĝin al mi kaj mi faros tiun demarŝon.--kani (diskuto) 20:24, 10 Apr. 2012 (UTC) Ĝis.
Saluton. Mi tute samopinias kun vi rilate la celon por kvalito en la Vikipedio. Tute interkonsente. Tiel mi agadas ekzemple pri mia ŝatata temo, kiu estas birdoj. Ankaŭ la germana versio almenaŭ pri eŭropaj birdoj estas la plej kompleta; bedaŭrinde mi ne povas traduki el ĝi pro mia nekono de la lingvo, kvankam foje mi prenas ekzemple bildojn, tiel ke kvankam mi ĉefe ĉerpas el la angla versio, eble la dua pri eŭropaj kaj la unua pri tutmondaj birdoj, foje la esperanta versio estas la plej kompleta antaŭ la angla kaj foje nur post la germana. Ĉiukaze mi klopodas kombini ene de miaj fortoj ankaŭ lan alian "sportan" klopodon konkurenci. Tamen vi tute pravas. Ĉu post Verdun vi daŭros per la Unua Mondmilito? Preterdire, laŭ mia kono, kiu ne estas tiom bonkvalita kiom povus ŝajni, vi havas sufiĉe bonan lingvonivelon. Al ĉiu fuĝas tajperaroj, akuzativoj ktp., kaj tutcerte ankaŭ al mi; pro tio, korektado kaj kolektiva laboro estas unu el la plej sukcesaj atingoj de la diversaj versioj de Vikipedio, ĉu ne?.--kani (diskuto) 19:46, 13 Apr. 2012 (UTC)
Saluton. Mi revenis kaj trarigardis la artikolon, korektetis kelkajn detaletojn, ekzemple tonojn al tunojn kaj kontrolu ĉu vi akceptas ĉe la resumo mian nuancon pri akcepto de Pétain fare de francoj al "multaj francoj"; se ne, reŝanĝu ĝin. Poste mi enmetis koncernan proponojn kiel Artikolo de la semajno kaj kiel elstara artikolo (rigardu plej sube). La unua aperas ankaŭ kape de la artikolo. Mi esperas, ke vi konsentu kun tiuj demarŝoj. Nun mi konsilas al vi bluigi kelkajn ruĝajn ligilojn, ĉar komentantoj rimarkos ties ekziston. Ĉefe la komencajn. Tio povas estis nur ĝermo de biografio poste kompletigata. Se vi volas, ke mi faru tion aŭ helpu pri ĝi, diru kaj mi helpos. Amike.--kani (diskuto) 19:53, 1 Maj. 2012 (UTC)

Uzanto:Zerodoto/Tradukado[redakti fonton]

Saluton, Zerodoto. Mi ĵus korektis ŝablonon en Uzanto:Zerodoto/Tradukado. La ŝablono Literatur ne ekzistas. Anstataŭ tio ni havas la ŝablonon {{Citlibro}}, kiun mi metis en la artikolon. Amike --Tlustulimu (diskuto) 14:11, 16 Apr. 2012 (UTC)

Saluton, eble mi iel kulpas, ĉar mi post proponi la artikolon, iom misatentis pri ĝi kaj forgesis. Vere la ago de tiu lupo estas nepardonebla. Oni devas antaŭe kontakti la koncernatojn... Ĉiukaze ankoraŭ la artikolo restas inter la proponitaj por elstara artikolo, sed ankaŭ tie ni devos iom fari. Nun mi ĵus revenis el kongreso kaj post du semajnoj mi revenas al Vikipedio. Mi denove metis la proponon por artikolo de la semajno kaj sugestis plibonigojn kiujn ankaŭ ni povas fari. Mi nun ne havas tempon, sed se vi rememoros pri tio, mi faros. Ne seniluziiĝu, ja estas tiaj lupoj, kiuj fone eĉ montras bonan sintenon al esperanto kaj al bonkvalito sed foje eraras, dum estas multaj pliaj aliaj kunlaborantoj kun pli bona afableco.--kani (diskuto) 11:04, 23 Aŭg. 2012 (UTC)

Nu, decidu vin mem pri kio vi laboros. Plej konsilinde temon kiu plaĉos al vi: ĉie estas ruĝaj ligiloj kiuj petas bluigon. Kiam vi bezonos helpon aŭ deziros kunlaboron bonvolu denove kontakti min. Tamen estas aliaj vikipediistoj kiuj povas kunlabori. Je vis dispono.--kani (diskuto) 16:46, 19 Sep. 2012 (UTC)

Saluton. Mi ĵus revenis el veturado kaj estas tro okupita, sed dum venontaj tagoj mi okupiĝos pri tiu nova artikolo kaj diros iom al vi. Certe.--kani (diskuto) 23:44, 8 Dec. 2012 (UTC)

Mi komencis. Dekomence mi korektetis negravajn detalojn, ekzemple gilotinado ĉar ne temas pri ripeta aŭ daŭra agado sed pri fulme subita ago. Ĉio iris glate ĝis antaŭ la ĉapitro La fino. Tie, krom ke ne estu naskiĝitaj sed naskiĝintaj aŭ naskitaj depende de la nuanco, mi ne komprenas (eble post longa tago) la frazon Ĝi estus kalkulanta infanoj naskiĝitaj pro aparta korinklino(citaĵo). Tie mi haltis. Daŭrigota. Kiel vi vidis, la epoko de la franca revolucio postulas dediĉon en Vikipedio.--kani (diskuto) 00:30, 10 Dec. 2012 (UTC)
Mi finis la reviziadon. Bona artikolo. Mi ĝuas leginte kaj lernante. Ĉu la artikolo estas finita? Mi instigas vin daŭrigi en tiu epoko.--kani (diskuto) 19:25, 10 Dec. 2012 (UTC)
Ne, mi ne konas la ŝablonon, kio eble ekzistas. Kelkaj metas tion kiel ==Fontoj== je la fino de la artikolo ĝuste kiel vi diris al mi.--kani (diskuto) 17:30, 11 Dec. 2012 (UTC)
Mi korektetis iomete en la lasta paragrafo. Pri bibliografio povas resti tiele aŭ oni povas kopii eĉ alilingvan bibliografion foje kun aldono de traduko de la titolo post ĝi. Ĝis.--kani (diskuto) 18:45, 17 Dec. 2012 (UTC)
Laŭ mia opinio ne estas rasismaj nuancoj en Esperanto, nek devas esti. Nigraj aŭ nigruloj estus pli ampleksa termino, ne tiom rasa, dum negroj estas termino pli aluda al homoj kaj pro tio eble iom rasa sed ne rasisma negative. Al mi negrinoj aspektas ege belaj. Tiu ekzemplo sonas al mi rare ĉar mi estus dirinta "nigrulinoj" sed ne pro diferencoj sed pro tio ke eble tiu termino estas plej uzata.--kani (diskuto) 13:10, 23 Dec. 2012 (UTC)
Pri tiuj teknikaj aferoj mi malkompetentas, sed mi opinias, ke estas pli facile kaj eble eĉ taŭge konsideri ke vi estas la aŭtoro de la bildo kaj uzi tiele la ligilojn Alŝuti al Komunejo aŭ Alŝuti dosieron kaj ie tie klarigi ke temas pri traduko de la jam ekzistinta mapo.--kani (diskuto) 20:23, 23 Dec. 2012 (UTC)

Korektetite. Pri bildo, ja vi pravas: temas pri aŭtorrajtoj. Tamen se mi bone komprenas tiaj bildoj estas kiel escepto metita en la anglalingva Vikipedio kaj plej verŝajne ne estus kontraŭleĝe meti ĝin en la alilingvaj sed laŭ la vikipedia "juro" oni ne rajtas fari tion. Iom strange.--kani (diskuto) 23:42, 8 Jan. 2013 (UTC)

Korektetite. Mi sentas min sufiĉe interamike por esprimi mian opinion. La artikolo ege valoras. Sed por aliaj similaj vi povas fari unu version kia tiu sed sen personaj opinioj aŭ almenaŭ malpliigante ilin, kaj alian (nome recenzo) por gazeto male pliigante la personajn opiniojn. Ĉar temas pri malnova verko oni povas aktualigi ties legadon, nome ekzemple por franca aŭ germana gazeto emfazante la franca-germanan malnovan amikecon kaj malamikecon, por socipolitika gazeto kiel Sennaciulo emfazante la pacisman sintenon aŭ kontraŭmilitan, por literatura gazeto emfazante la literaturan aspekton, ktp. Tiu estas mia maniero diri, ke via laboro ege gravas. Por Sennaciulo mi povas peri ĉar mi estas membro de ties redakta teamo. Sed tio restas sub via decido. Mi ĉiam je via dispono.--kani (diskuto) 22:08, 5 Maj. 2013 (UTC)