Uzanto-Diskuto:Девочка-скрипачка

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Девочка-скрипачка!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi --RG72 (diskuto) 14:47, 1 sep. 2018 (UTC)[Respondi]

Redaktata artikolo[redakti fonton]

Saluton kaj bonvenon al Vikipedio. Mi anoncas al vi, ke vi faris du erarojn en la artikolo James Cook. Unue, vi tuŝis ĝin dum estis averto Ĉi tiu artikolo estas redaktata de iu kiu ne sciigas sian nomon. Por eviti la riskon de redaktokonflikto, ne redaktu la artikolon. Kontrolu la kronologion kaj forigu la ŝablonon, se necese. Kiam esas tiu averto, oni ne devas tuŝi la artikolon, kiel estas dirite. Krome, ĉar vi estas nek registrita nek sufiĉe kontribuinta al Vikipedio, post kaj pro via faro aperis en la artikolo malbela averto ke la artikolo estas kontrolenda. Tio ne multe gravas, ĉar mi nun laboras tien kaj mi forigos tion, sed se vi faras tion en ne tuj tuŝota artikolo, tiu averto restos tie malbeligante la aspekton. Por eviti tion, vi devas registriĝi (plenigeti vian artikolon), tiel ke Девочка-скрипачка ĉesu esti ruĝa kaj iĝos blua, post multaj kontribuoj; tiam jam ne aperos tiu averto ke la artikolo estas kontrolenda. Due, vi nuligis la majusklecon de la familinomo. Tio estis decido de la esperanta Vikipedio. Mi mem ne aprobis tion, ĉefe ĉar en anglusonaj nomoj estas klara ke, en James Cook, James estas persona nomo, dum Cook estas familia nomo. Sed en aliaj lingvoj, kulturoj kaj epokoj, tio ne estas facila afero. Tamen mi obeas tiun regulon kaj ne faras laboron laŭ miaj propraj personaj decidoj; tiele, bonvolu lasi majuskle la familinomojn en la komenco de la biografiaj artikoloj: nur tie. Dankon. Mi restas preta je via dispono. --kani (diskuto) 14:38, 28 okt. 2018 (UTC)[Respondi]

Ĝermoj kaj titoloj[redakti fonton]

Saluton! Mi vidas ke vi aktive kreas kaj redaktas artikolojn kaj tio estas bonvena. Sed mi rimarkis, ke vi ofte simple kreas titolojn de neekzistantaj ĉapitroj en jamaj artikoloj kaj kreas novajn artikolojn kun pluraj titoloj de la ĉapitroj neekzistantaj. Tio ne havas sencon, ĉar vi aldonas nurajn malplenajn strukturojn, kiuj ne havas valoron sen enhavo. Mi proponas al vi plenigi tiujn ĉapitrojn, ĉar alikaze ili estas forviŝendaj kiel sensencaĵoj, kiuj nur malfaciligas legadon.RG72 (diskuto)