Uzanto:Alifono/Sociaj retejoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sociaj retejoj, ankaŭ nomataj sociaj amaskomunikiloj (angle social media) estas kolektiva termino por interretaj platformoj kie la uzantoj, sen aŭ kun minimuma interveno de profesia redaktisto, provizas la enhavon. Ĉefaj trajtoj estas interagado kaj dialogo inter la uzantoj.

Merkatado-profesoroj Kaplan kaj Haenlein difinas la socian amaskomunikilaron kiel "grupo de retaj aplikaĵoj kiuj ekspluatas la ideologion kaj teknologion de Reto 2.0 (angle; web 2.0) kaj la kreivan interŝanĝon de enhavo kreita de uzantoj (angle: User Generated Content)"[1]. Sociaj retejoj inkluzivas blogojn, mikroblogojn (ekzemple Twitter), sociajn legosignojn (anlge: social bookmarking), videaĵojn (ekzemple YouTube, Vimeo kaj TikTok), retforumojn, kunlaborajn projektojn kiel Vikipedio kaj sociajn retojn kiel Mia Vivo, Facebook kaj Mastodon[2].

Dungantoj kaj sociaj retejoj[redakti | redakti fonton]

Dungantoj uzas sociajn retejojn por lerni pli pri laborkandidatoj[3]. La registaro uzas sociajn retejojn por malkovri fraŭdon kaj aliajn krimojn kaj lerni pli pri la krimintoj[4].

Kritiko[redakti | redakti fonton]

  • La komerca intereso estas do pli grava por ĉefaj sociaj amaskomunikiloj ol la socia aspekto de la platformaj uzantoj. Temas do ĉefe pri la potenco de la (ĝustaj) algoritmoj.
  • Tuj kiam io aperas en la interreto, ĝi fariĝas videbla por ĉiuj. Ĉi tio faras la limon kun privateco tre maldika.
  • Malkontentaj klientoj povas esprimi sian malkontenton en la reto. Butikoj/firmaoj povas siavice respondi al plendoj. Komentoj sen reagoj de entreprenistoj povas krei malbonan bildon. Ĉi tio postulas preskaŭ konstantan atenton de entreprenistoj por kontentigi klientojn, kio estas ege temporaba[5].
  • La fakto, ke sociaj retejoj estas tiel facile alireblaj, malfermas la vojon al interreta ĉikanado, minacoj aŭ ĉantaĝo. Sendi minacon anonime ofte estas garantiita per sociaj retejoj. Ĉi tiu kiberĉikanado povas havi fortan psikologian efikon sur la memkonscio por la alia partio, kiu foje kaŭzas severan deprimon aŭ eĉ memmortigon[6].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kaplan, Andreas M., Haenlein, Michael (2010) Users of the world, unite! The challenges and opportunities of social media, Business Horizons, 53(1), p. 59-68, p. 61.
  2. Aichner, T.; Jacob, F. (2015). "Measuring the Degree of Corporate Social Media Use". International Journal of Market Research 57(2), 257–275.
  3. Baert, S. (2015) Do They Find You on Facebook? Facebook Profile Picture and Hiring Chances. IZA Discussion Paper Series, 9584.
  4. Social Media and Tactical Considerations for Law Enforcement
  5. Mediaoptimaforma
  6. Infosocialmedia