La Esperanto-grupo de Angers kreiĝis en novembro 1904.
Je la fino de la dua mondmilito, tuj post la foriro de la okupaciantoj el nia urbo, la Esperanto-grupo reorganiziĝis en oktobro 1944 kun modifita statuto.
De tiam la nova grupo estas konata sub la nomo "Centre Culturel Angevin d'Espéranto" (Anĝeva Kulturcentro de Esperanto).
La Kultura Esperanto-Centro de Angers memorfestis sian Centjariĝon dum la tuta jaro 2004.