Uzanto:Freneo/Office de radiodiffusion-télévision française

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Franca Radiodissenda-Televida Servo (ORTF) estis publika establo, de industria kaj komerca naturo, sukcedante la RTF, kun la misio de regado de publika radiodissendo kaj televido, la administrado de dissendiloj kaj naciaj kaj regionaj aŭdvida produktadoj. La servo estis fondita en 1964 kaj disigita en 1975 por ebligi la fondon de sep apartaj firmaoj.

La ORTF simbolis la ŝtatan monopolon super la franca radio kaj televido. Sed la monopolo tamen daŭris naŭ jarojn post la fino de la ORTF.

Historio[redakti | redakti fonton]

Komencoj de la postmilita aŭdvido kaj la RDF[redakti | redakti fonton]

La Franca Radiodissendo (RDF) estis fondita la 23-an de marto 1945, post la ŝtatigo de privataj radiostacioj kaj establis ŝtatmonopolon, kiu restis ĝis 1981. La malnovaj privataj radioj tamen estis iom post iom forigitaj kaj anstataŭigitaj da novaj radioj inter 1944 kaj 1948. : La Nacia Programo en 1944, La Pariza Programo en 1945, Paris-Inter en 1947 kaj Paris-Études en 1948. Samtempe, la RDF fondis novan televidkanalon uzante la frekvencojn de la antaŭa nazia kanalo Fernsehsender Paris (Paris-Télévision) : RDF Franca Televido . La unua grava teknika evoluo de postmilita televido nur okazis en 1948, kiam la subministro pri Informoj, François Mitterrand, perdekrete fiksis la 819-linian formaton por anstataŭigi la 441-linian formaton.

La RDF estis plene kontrolita de la Ministro de Informoj kaj tiel ne havas ian aŭtonomion.

Anstataŭigu RDF per RTF[redakti | redakti fonton]

" T simbolas televidon[redakti | redakti fonton]

Emblemo de la Franca Televida Dissendado-Oficejo

La 4-an de februaro 1949, la Franca Radiodissendo (RDF), kiu jam prizorgis la solan televidkanalon, iĝis la Franca Radio-Televidodissendo (RTF). La funkciado tamen ne ŝanĝiĝas. La RTF restas sen ia aŭtonomio. La 29-an de junio 1949, aperis la unua novaĵelsendo, konceptata de Pierre Sabbagh, sed sen prezentisto. Baldaŭ poste, la 30-an de julio, la aŭdvida imposto estis enkondukita por televidiloj (ĝis tiam, nur radioekipaĵo estis submetita al la imposto). La 12-an de februaro 1950, pluraj eŭropaj dissendantoj, RTF inkluzive, formis la Eŭropan Dissendan Union .

Ankaŭ sub la RTF-epoko aperis novaj programoj, precipe la religiaj programoj dimanĉe matene (daŭre elsenditaj ĝis nun ĉe France 2), la unua junulara programo (La ĵaŭda klubo), la unuaj vive elsenditaj teatraĵoj, la unuaj vive elsenditaj paradoj de la 14-a de julio (unua elsendo la 14-an de julio 1950 [1] ) kaj la unuaj internaciaj elsendoj, ebligante al francaj spektantoj vive ĉeesti la kronadon de la reĝino Elizabeto la 2-a de Britio la 2-an de junio 1953 . Tiu ĉi evento multe kontribuis al la sukceso de televido en Francio [2] . Paralele, la radio-flanko riĉiĝas : La France IV-frekvenca modulada muzika programo estis fondita en 1954.

La 3-an de januaro 1956, la elsendo en 441 linioj ĉesis definitive, post fajro en la dissendilo. Dume, inter 1950 kaj 1969, regiona televido iom post iom aperis, komencante de Lillo. La regionaj stacioj ankaŭ servis kiel lokaj dissendiloj, la ĝis nun ekskluzive parizaj programoj povas esti ricevitaj en ĉiu zono kovrita de regiona anteno.

De la reformo de radioj ĝis la transformo en publikan establon[redakti | redakti fonton]

La 1-an de januaro 1958, la radia organizo estis forte modifita. La frekvencmodulada muzika programo France IV ests forigita kaj RTF Radio konsistis el tri kanaloj, kiuj samtempe ŝanĝas ilian nomon :

  • Paris Inter iĝas France I, montrante, ke ĝi nun estas la referenca stacio de la RTF ;
  • La Pariza Programo iĝas regiona France II, distra kanalo kaj kun regionaj programoj ;
  • La Nacia Programo iĝas France III, kun kulturaj programoj.

La forigo de la muzika programo kaŭzis multajn protestojn. Ĝi revenis sub la nomo de France IV alta fideleco la 27-an de marto 1960 .

En April 1958, la kulta programo "100 000 frankoj ĉiutage" aperis, dank'al Henri Kubnick. La nomo poste ŝanĝiĝis al "La 1000 franka ludo". Koncerne televido, la RTF kreis la unuan televidnovaĵrevuon, Kvin kolumnoj ĉe la unua. Ĝi daŭris ĝis 1968.

Samtempe, la 4-an de februaro 1959, la RTF iĝis publika industria kaj komerca establo kaj ekhavis sian faman "atoman"emblemon, kiu daŭris eĉ post la transformo en ORTF en 1964. [[Kategorio:Televido en Francio]]

  1. {{{Titolo}}}. ISBN 2-296-17931-2.
  2. France Info : "1953: Le couronnement d'Elizabeth II, couronnement de la télévision" Papier radiophonique