Uzanto:Leopoldo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Leopoldo = Leopold PATEK, Klostronovburgo, Aŭstrio.

Vikipedio:Babel
de
Dieser Benutzer spricht Deutsch als Muttersprache.
eo
3
Ĉi tiu uzanto povas komuniki per alta aŭ flua nivelo de Esperanto.
en
1
This user is able to contribute with a basic level of English.
Kategorio:Vikipediistoj laŭ lingvo
Mi loĝas en Aŭstrio en loko nomata Klostronovburgo.

Saluton el la Urbo de la Interpopola Kompreniĝo Klosterneuburg (Klostronovburgo), en Malsupra Aŭstrio!

Mi naskiĝis en la jaro 1937 en Klostronovburgo kaj devis kiel infano travivi la 2-an Mondmiliton, kiu rabis al mi mian patron en Belorusio. Mia patro estis kontraŭ milito, sed tio ne helpis al li, li devis soldatservi. Kiel duonorfo mi vizitis la bazan kaj mezan lernejojn en Klostronovburgo. Kiam mi iris en la lasta klaso, mia patrino devis serĉi lernoservejon por mi, sed tiam ne ekzistas multaj liberaj kaj, ĉar la popularaj jam estas okupitaj, mi lernis la ne multe konatan metion de orbatisto. Tiu ĉi profesio estas same ne konata al multaj homoj, kiel Esperanto. La profesio de orbatisto estas por bonaj tempoj, ĉar dum malbonaj tempoj orfolio ne estas bezonata. Pro tio mi ŝanĝis mian profesion post mia soldatservo kaj fariĝis fervojisto (konduktoro, trajnestro). Kiel fervojisto mi vizitis anglalingvan kurson, organizita de la Fervoja Direkcio. Komence ĉeestis la kurson 100 personoj kaj post duona jaro restis nur 6 kaj la direkcio nuligis la kurson. Tiam mi estis lernema kaj kiam mi legis en fervojista sindikatgazeto, ke eblas partopreni korespondan kurson de Esperanto, mi aliĝis, pensante ke korespondan kurson oni ne povas nuligi. Tio estas en la jaro 1968 kaj mi fariĝis esperantisto en 1970. Por perfektigi mian lingvan scion mi fariĝis fervora aŭskultanto de radio-elsendoj en Esperanto. Iom post iom mi plenumis diversajn taskojn ene de la Esperanto-movado en Aŭstrio. Post mia emeritiĝo en la jaro 1986, mi disponas por tio pli da tempo. Mi estis redaktoro de AFEF-organo „Aŭstria Fervojisto BULTENO“ de 1982-2009 kaj estrarano de AFEF ĝis la malfondiĝo 2009. Nuntempe mi estas estrarano de AEF, peranto de kelkaj periodaĵoj kaj ĉefdelegito kaj peranto de UEA por Aŭstrio ĝis. Poste nur peranto de UEA.