Uzantino:Ligata/The Star Wars Holiday Special

El Vikipedio, la libera enciklopedio

The Star Wars Holiday Special ("La feria specialaĵo de Star Wars") estas usona muzika sciencfikcia televida filmo el 1978 okazanta en la galaksio de Star Wars. En ĝi stelumas la ĉefrolularo de la unua filmo kaj enkondukiĝas la homĉasisto Boba Fett, kiu aperos en postaj filmoj. Ĝi estas unu el la unuaj oficialaj Star Wars kromrakontoj kaj estis enscenigita de Steve Ligilo.

En la rakonto, kiu ligas la erojn de la specialaĵo, Chewbacca kaj Han Solo vizitas Kashyyyk, la hejmplanedo de Chewbacca, por celebri Vivotagon. Ilin ĉasas agentoj de la Galaksia Imperio, kiuj serĉas membrojn de la Ribela Alianco sur la planedo. La specialaĵo enkondukas tri membrojn de la familio de Chewbacca: lia patro Itchy, lia edzino Malla, kaj lia filo Lumpy, kvankam tiuj nomoj poste klarigiĝis kiel alinomoj; iliaj realaj nomoj estis Attichitcuk, Mallatobuck, and Lumpawarrump, respektive.

La programo ankaŭ prezentas multajn aliajn Star Wars-roluloj, inkludante Luke Skywalker, C-3PO, R2-D2, Darth Vader kaj Princino Leia (kiu kantas la "temkanzonon" de la filmo je la muziko de la Star Wars-temmuziko de John Williams, proksime al la fino); ĉiujn portretis la originalaj aktoroj. La programo inkludas arkivajn filmitaĵojn el Star Wars kaj ankaŭ prezentas desegnofilmon produktita de la Toronto-bazita firmao Nelvana, kiu oficiale enkondukas la homĉasiston Boba Fett. Scenoj ankaŭ okazas en ekstera spaco kaj en kosmoŝipoj, inkludante la ŝipo Millennium Falcon kaj Imperia Steldestrojero. La variaspektaĵaj segmentoj kaj la desegnofilmo ankaŭ okazas en kelkaj aliaj ejoj, kiel la drinkejo en Mos Eisley sur la dezerta planedo Tatooine kaj nova ruĝa oceana planedo nome Panna.

La specialaĵo estas fifama pro la ekstreme negativa respondo de ŝatantoj de Star Wars kaj kritikistoj, kaj neniam estis retelevidita aŭ oficiale disponita kiel hejma videaĵo. Ĝi sekve fariĝis ia kultura legendo pro la malvasta kono de sia ekzisto. Oni spektis kaj distribuis ĝin per neoficialaj registroj faritaj de fervoruloj dum sia originala prezento; tiuj unue distribuiĝis per VHS-kasedoj kaj poste adaptiĝis al kontent-kunhavaj retejoj.

Inline citations[redakti | redakti fonton]

[[Kategorio:Filmoj aperintaj en 1978]]