Uzanto:Salatonbv/provejo/Listo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Alofona variado[redakti | redakti fonton]

La principo "por unu sono unu litero", kiun Zamenhof eldiris en Lingva Respondo de 1891,[1] kontraŭas la ekziston de alofona variado, do de laŭkuntekste malsama prononcado de unusama fonemo. Alofona variado estas fenomeno trovebla en diversaj gradoj en ĉiuj lingvoj de la mondo. Ankaŭ en Esperanto ĝi ne estas tute evitebla: Ekzemple en "kiso" oni nature prononcas la fonemon /k/ iom pli antaŭe ol kutime, do kiel [k̟].[2]

Zamenhof mem fakte en Lingva Respondo de 1911 agnoskis la ekziston de alofona variado (notu ke li ne uzas prononcosciencan terminaron; laŭ tiu devus esti "palatigas" kaj "vele" anstataŭ "moligas" kaj "naze"):

Citaĵo
 Kiel en ĉiuj lingvoj, tiel ankaŭ en Esperanto la sono j ordinare moligas la konsonanton, kiu staras antaŭ ĝi; oni sekve ne devas miri, ke ekzemple en la vorto “panjo” la plimulto de la Esperantistoj elparolas la nj kiel unu molan sonon (simile al la franca gn). Tiel same oni ne miru, ke en praktiko oni ordinare antaŭ g aŭ k elparolas la sonon n naze, aŭ ke antaŭ vokalo oni elparolas la i ordinare kiel ij. Batali kontraŭ tia natura emo en la elparolado ŝajnas al mi afero tute sencela kaj senbezona, ĉar tia elparolado (kiu estas iom pli eleganta, ol la elparolado pure teoria) donas nenian malkompreniĝon aŭ praktikan maloportunaĵon; sed rekomendi tian elparoladon (aŭ nomi ĝin “la sole ĝusta”) ni ankaŭ ne devas, ĉar laŭ la teoria vidpunkto (kiu en Esperanto ofte povas esti ne severe observata, sed neniam povas esti rigardata kiel “erara”) ni devas elparoli ĉiun sonon severe aparte; sekve se ni deziras paroli severe regule, ni devas elparoli “pan-jo”, “san-go”, “mi-a”.[3] 

Konforme kun ĉi tiu eldiro de Zamenhof, en la nature evoluinta prononca normo de Esperanto ne ekzistas deviga alofona variado, kaj ĝenerale percepteblas tendenco minimumigi la alofonan variadon.[4][5] Do ekzemple ne ekzistas regulo, ke /n/ antaŭ /g/ kaj /k/ devas esti prononcata kiel [ŋ]. Oni same rajtas prononci ĝin kiel [n], kaj kelkaj parolantoj aparte zorgas pri la prononco [n] ĉe klara parolado kun zorga prononco.

Aparte vaste pridiskutata estis la alofona variado ĉe vokaloj. La Plena Analiza Gramatiko preskribis regulojn por la vasteco de /e/ kaj /o/ depende de la kunteksto: Por silaboj sen fina konsonanto ĝi preskribis la pli malvastajn prononcojn [e] kaj [o], dum por silaboj kun fina konsonanto ĝi preskribis la pli vastajn prononcojn [ɛ] kaj [ɔ]. Tiuj preskriboj tamen ne iĝis parto de la ĝenerale akceptata prononca normo.[6][2] Anstataŭe oni sen laŭkuntekstaj reguloj akceptas por /e/ kaj /o/ ĉiujn prononcojn inter [e] kaj [ɛ] kaj inter [o] kaj [ɔ], kaj la tute mezaj prononcoj [e̞] kaj [o̞] estas rigardataj kiel plej modelaj.

Kvankam la lingvo oficiale ne aprobas dialektojn, depende de la gepatra lingvo de la parolanto, aparte en komenca fazo de la lingvolernado foje okazas misprononcado aŭ nerekomendita prononcado.

  • Prononci finan "-io" kiel "-jo". Ekzemple homoj de diversaj gepatraj lingvoj emas prononci "familio" (fa-mi-LI-o) kiel "familjo" (fa-MI-ljo). (Fina "-io" funkcias tiel en multaj eŭropaj lingvoj, do eble tiu elparolo temas specife pri eŭroplingvanoj.)
  • Prononci duoblan vokalon kiel unuopan, ekzemple "scii" (SCI-i) kiel "sci".
  • Emfazi malĝustan silabon. Kiam vorto similas al nacilingva vorto, homoj fojfoje emfazas esperante malĝustan silabon pro nacilingva influo, sendepende de la specifa denaska nacia lingvo. Ekzemple fojfoje oni aŭdas la malĝustan "ma-te-MA-ti-ka" anstataŭ la ĝustan "ma-te-ma-TI-ka". Aparte en romanidaj lingvoj kiel la itala, kie nemalofte nacilingvaj vortoj havas ekzakte la saman formon kiel en Esperanto, estas la tento akcenti laŭ la nacia lingvo, ne laŭ Esperanto, ekzemple "te-LE-fo-no" itale anstataŭ "te-le-FO-no" esperante.




Listo[redakti | redakti fonton]

literumo/ideala prononco ne rekomendita aprobita, apenaŭe miskompreniganta kutima prononco en nacia lingvo
a ɑ
an, en ã (vendi -> vãdi, atento -> atãnto,) ãn (esperãnto) [ɑ̃] ofte en la franca[7] (dans, ensemble) kaj [ɐ̃] en la portugala (canto, amplo)
b, v p (beni -> peni), β (bovo -> βoβo) Zimbabvo -> Zimbaβ:o La hispana ne distingas sonojn [b] kaj [v] (lava, Bogotá).
bs ps (absolute -> apsolute)[6]
bt pt (subtaso -> suptaso)[6]
ĝ (kased-ĵurnalo -> kaseĝ:urnalo)[6]
dz d͡z(edzo -> ed͡zo)[6]
e ej[6] (gea paro -> geja paro), i (dome -> domi) ɛ Angla, portugala
oj (Eŭropo -> Ojropo, ro -> ojro) Germane
gv gŭ (gvidi -> idi)[6] en la hispana [ɣw] (agua)
h ʔ (homo -> ʔomo), ĥ (ĥomo), g (gomo) ɦ (kahelo -> kaɦelo, kohera -> koɦera)[6] La franca[7], rusa, hispana, portugala ne havas la sonon [h].
i ij (mia -> mija, liuto -> lijuto”, bieno -> bijeno)[6]
ia, io ja (iam -> jam), jo (familio -> familjo) jo (regiono -> regjono)[6] La franca[7] ne havas diptongojn.
kd gd (okdek -> ogdek)[6]
ĥ (muzikĥoro -> muziĥ:oro)
kv gv (akvo -> agvo)[6]; kŭ (akvo -> ao, kvin -> in)[6] "gv" ofte en la franca[7], hispana
kz gz (ekzemple -> egzemple)[6] Egzismo
l (hele) ŭ[6] ɫ (malhele)[6] (baldaŭ -> baɫdaŭ) komparu la similsonan, kvankam komplete alisignifan litovan vorton baldai [baɫdej], "mebloj") Brazil-portugala L kiel [w] en Brasil
m ɱ (amforo -> aɱforo, ŝaŭmvino -> ŝaŭɱvino])[6]
n ɱ (infero -> iɱfero, enveni -> eɱveni)[6] ɲ (tranĉi -> traɲĉi, manĝi -> maɲĝi), ŋ (longa -> loŋga, banko -> baŋko)[6]
o [6], u (domo -> domu) ɔ La angla ne havas longan O sed [əʊ] (home).
pf pɸ (pfenigo -> pɸenigo)
r l, h, ĥ ɾ, ʀ, ʁ, ɹ Kutimaj R-sonoj estas [ɹ] en la angla, [ʁ] en la franca[7], [ʀ] en la germana, kaj ĉio estas aprobitaj en Esperanto. Tamen, miksa uzo en unu vorto ne estas aprobita[6] ("rivero" kiel [ʁiveɾo]). Kelkaj naciaj lingvoj ne disigas R kaj L.
st ŝt (imposto -> impoŝto) Germane [ʃt] (Straße)
ts c (tut-simple -> tuc:imple[6]
ĉ (dat-ŝanĝo -> daĉ:anĝo)[6]
u
z s (naz’ -> nas)[6] zono -> dzono Itala
  1. [1]
  2. 2,0 2,1 Wells, J. (1978): "Lingvistikaj aspektoj de Esperanto", paĝo 23
  3. [2]
  4. Wells, J. (1978): "Lingvistikaj aspektoj de Esperanto", paĝo 26
  5. Resumo de la disertacio "Произносительная норма в эсперанто" ("Prononca normo en Esperanto") de Oksana Burkina en informilo por interlingvistoj n-ro 70, paĝo 19
  6. 6,00 6,01 6,02 6,03 6,04 6,05 6,06 6,07 6,08 6,09 6,10 6,11 6,12 6,13 6,14 6,15 6,16 6,17 6,18 6,19 6,20 6,21 6,22 6,23 Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko de Bertilo Wennergren pri vokala variado
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 7,4 Joguin, Jacques. (1998) “La Prononciation”, Parlons Espéranto. L'Harmattan, p. j 38–43. ISBN 2-7384-6898-5.