Uŝguli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Uŝguli

Uŝguli [uŝGUli] estas montara vilaĝo en Svanetio (Kartvelio). Situanta je nivelo 2200 metroj super la marnivelo, Uŝguli estas konsiderata la plej alta vilaĝo en Eŭropo. Tamen eblas alia trakto: situanta sur la suda deklivo de la monto Ŝĥara, Uŝguli troviĝas laŭ tradicia disdivido de Eŭrazio en Azio.

En la vilaĝo ankaŭ nun konstante loĝas ĉ. 70 familioj. Dum vintroj la ĉirkaŭaĵo estas kovrita per dika tavolo de neĝo, kio ofte iĝas Uŝguli blokita de la distrikta ĉefurbo Mestia.

En Uŝguli konserviĝis multaj vidindaĵoj: la tradiciaj svanaj loĝ-turoj kaj preĝejo de Dipatrino (konstruita en 11-a jarcento). Nelaste danke al arkitekturaj vidindaĵoj de Uŝguli la tuta Supra Svanetio estis enlistigita kiel Monda heredaĵo fare de UNESCO.

Geografia pozicio: (42° 55′ 4.07″ N; 43° 00′ 56.42″ E Mapo)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]