Saltu al enhavo

Vág (vilaĝo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vág estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en Distrikto Csorna. Vág vilaĝo ne estas la sama al iama hungara rivero Vág (Vah). La loknomo signifas hungare: tranĉas.

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]
Ponto ĉe Vág
Vilaĝcentro de Vág

Vág situas laŭ flankovojoj, laŭ maldekstra flanko de Rába, kie estas trapasejo (ponto) al la kontraŭa Kemenesszentpéter. Répcelak troviĝas 19, Csorna 23, Kapuvár 26, Celldömölk 27, Pápa 28 km-ojn.

La loko estis loĝata jam dum la neolitiko. La unua mencio okazis en 1263. Vilaĝservoj estas lernejo, kuracejo.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵoj estas la romkatolika preĝejo omaĝe al Apostolo Sankta Jakobo kaj skulptaĵo pri Ferenc Wathay.

En Vág naskiĝis ĵurnalisto Imre Bolgár.