Tre malaltdensaj lipoproteinoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el VLDL)

La tre malaltdensaj lipoproteinoj, konataj ankaŭ kiel VLDL (de la angla very low-density lipoprotein), estas makromolekulaj kompleksoj sintezigitaj de la hepato kiuj transportas trigliceridojn, esterojn de kolesterolo kaj fosfolipidojn ĉefe al la histoj eksterhepataj. Ili karakteriziĝas pro tre malalta denseco, kvankam ion pli alta ol tiu de la kilomikronoj (inter 0,94 kaj 1,0006) kaj pro malgranda diametro, inter 30 kaj 70 nm. Ili estas komponataj ĉefe de lipidoj, en 90%, kaj en 10% de specifaj proteinoj. Ili estas antaŭaĵoj de la LDL.