Vaĉo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝipo

Vaĉo estas garda deĵoro sur ŝipo. Ordinara vaĉo daŭras 4 horojn. La vaĉano (vaĉ-oficiro, vaĉanta oficiro) staras en vaĉejo sur alta loko de la ŝipo kaj per lorno observas la maron ĝis la horizonto, por ke li povu averti pri proksimiĝanta danĝero (alia ŝipo, glaĉero, tero, ŝtormo).

En la pasinteco la vaĉano sidis en vaĉa korbo alligita al la plej alta masto.


Tradicia vaĉosistemo
Tago 1 Tago 2 Tago 3
2000-0000 Teamo 1 Teamo 2 Teamo 1
0000-0400 Teamo 2 Teamo 1 Teamo 2
0400-0800 Teamo 1 Teamo 2 Teamo 1
0800-1200 Teamo 2 Teamo 1 Teamo 2
1200-1600 Teamo 1 Teamo 2 Teamo 1
1600-1800 Teamo 2 Teamo 1 Teamo 2
1800-2000 Teamo 1 Teamo 2 Teamo 1

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.