Vacallo
Vacallo | |
---|---|
Blazono de Vacallo | |
Vilaĝa placo de Vacallo | |
Kantono | Tiĉino |
Distrikto | Mendrisio |
Komunumaro | Caneggio |
Koordinatoj | 45° 50′ 57″ N 9° 2′ 11″ O / 45.84917 °N, 9.03639 °O (mapo)Koordinatoj: 45° 50′ 57″ N 9° 2′ 11″ O / 45.84917 °N, 9.03639 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 3054 |
Areo | 1,61 km² |
Alteco | 367 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 6833 |
Komunumkodo | 5268 |
Mapo de Vacallo |
Vacallo estas komunumo de la Komunumaro Caneggio kaj la Distrikto Mendrisio en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 3054 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Vacallo situas norde de Chiasso, al kies aglomeraĵo ĝi apartenas, ĉe la orienta bordo de Mendrisiotto. La sudan komunumlimon formas la rivero Breggia. La komunumo konsistas el la frakcioj Pizzamiglio, Roggiana, San Simone, Vacallo kaj Vacallo Alta.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,61 km², de kiuj 30,2% estas kovritaj de arbaro, 13,8% servas por agrikulturo kaj 52,5% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Vacallo limas en nordo al Breggia, en nordoriento al Cernobbio (CO, Italio), en oriento al Maslianico (CO, Italio), en sudoriento al Como (CO, Italio), en sudo al Chiasso, kaj en okcidento al Morbio Inferiore.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Vacallo mem situas flanke de la gravaj transiraj trafikvojoj, sed la kantona ĉefvojo nr-ro kaj la svisa aŭtovojo A2 pasas rekte laŭlonge de la suda komunumlimo. La aŭtovojalveturejo Chiasso situas 1 kilometron sudokcidente de Vacallo. Pere de la regiona busreto de Mendrisiotto la komunumo estas konektita al la publika transportreto kaj la grava stacidomo de Chiasso situas nur kelkcentmetrojn sude de la komunumlimo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Vacallo datiĝas el la jaro 1202 jam kiel Vacallo. Dum mezepoko Vacallo administre kaj eklezie apartenis al la Paroĥaro Balerna kaj dividis ties historian sorton. En la jaro 1573 Vacallo fariĝis memstara paroĥo kaj komunumo. Kun la industria evoluo de Chiasso el la antaŭe agrikultura vilaĝo, kiu vivis de vitoj kaj tabako, fariĝis loĝloko de la limkomunumo Chiasso. En la jaro 2007 tamen la loĝantaro de Vacallo malakceptis en publika baloto la kuniĝon kun Morbio Inferiore kaj Chiasso al grandkomunumo.[3]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Vacallo – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Preĝejo Santi Simone e Giuda
-
Preĝejo San Croce
-
Rigardo al Vacallo
|