Coldrerio
Coldrerio | |
---|---|
Blazono de Coldrerio | |
Coldrerio | |
Kantono | Tiĉino |
Distrikto | Mendrisio |
Komunumaro | Mendrisio |
Koordinatoj | 45° 51′ 11″ N 8° 59′ 10″ O / 45.85306 °N, 8.98611 °O (mapo)Koordinatoj: 45° 51′ 11″ N 8° 59′ 10″ O / 45.85306 °N, 8.98611 °O (mapo) |
Nombro de enloĝantoj | 2703 |
Areo | 2,46 km² |
Alteco | 351 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 6877 |
Komunumkodo | 5251 |
Mapo de Coldrerio |
Coldrerio estas komunumo de la Komunumaro Mendrisio kaj la Distrikto Mendrisio en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 2703 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Geografio[redakti | redakti fonton]
Coldrerio situas sude de la urbo Mendrisio. Al la urbeca komunumo apartenas la kvartaloj Madonna, Mercole kaj Villa.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,46 km², de kiuj 10,1% estas kovritaj de arbaro, 45,6% servas por agrikulturo kaj 43,1% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]
La komunumo Coldrerio limas en nordoriento al Castel San Pietro, en sudoriento al Balerna, en sudo kaj sudokcidento al Stabio, kaj en nordokcidento al Mendrisio.
Trafiko[redakti | redakti fonton]
Tra Coldrerio pasas la kantona ĉefvojo n-ro 2 kaj la svisa aŭtovojo A2, kies plej suda servejo de vojaĝantoj situas en Clodrerio. La gotarda trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj, kiu pasas tra la komunumo ne disponas pri stacidomo sur la komunuma teritorio, sed per la loka busreto de Mendrisio la komunumo estas bone konektita al la publika transportreto.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua dokumenta mencio de Coldrerio datiĝas el la jaro 852 kiel Caledrano. En la 19-a jarcento estis dum torfmineado trovitaj la restaĵoj de surposta setlejo el la bronzepoko. Dum mezepoko la Episkoplando Como posedis bienojn en Coldrerio. En la 13-a jarcento, kiam Coldrerio fariĝis komunumo, ĝi dependis de la Graflando Seprio. En la jaro 1517 ĝi kun la tuta Mendrisiotto venis sub la regado de la Svisa Ĵurkomunumo. [3]
Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo[rompita ligilo]
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Stefania Bianchi: Coldrerio en Historia Leksikono de Svislando (2005-02-24)
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Coldrerio – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|