Historia kirko (1902) en Vader, Grace Evangelical Church
Vader komence nomiĝis Little Falls kaj municipiĝis tiunome en 1906. La fervoja firmao Northern Pacific ŝanĝis la nomon de la urbo al Sopenah, por eviti konfuziĝon kun alia urbo, Little Falls (Minesoto), kie la fervojo funkciis. La Vader-anoj ne ŝatis la novan nomon, kaj petis ke la parlamento de Vaŝingtonio ŝanĝu ĝin al Toronto. Estiĝis disputoj pri tio, kiujn oni solvis per kompromiso, nomante la urbon Vader laŭ tie loĝanta veterano de la Enlanda milito (kaj enmigrinto el Germanio) Martin Vader. La ŝtata parlamento ŝanĝis la nomon al Vader la 25-an demarto1913. S-ro Vader poste transloĝiĝis for al Florido.[1] En 2015, iuj Vader-anoj provis per balotado reŝanĝi la nomon al la origina "Little Falls". La propono malsukcesis; 95 voĉdonantoj volis restigi ĝin Vader, dum nur 71 volis ŝanĝi ĝin al Little Falls.[2]