Vaga (eldonejo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vaga)
Tiu ĉi artikolo temas pri la litova eldonejo Vaga. Krome ekzistas 575 kilometrojn longa rivero Vaga en Rusio, grava alfluo de la Norda Dvina, lageto en Litovio havas la saman nomon, kaj flanke menciindas la komunumo Vågå en la provinco Oppland de Norvegio, kiu tamen havas videble alian ortografion.
Vaga
vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
vdr

Vaga estas inter la gvidaj eldonejoj de litovlingva literaturo. Ĝi fondiĝis en 1945 en Kaŭno kaj ekde 1949 havas sian sidejon en la bulvardo Gedimino prospektas en Vilno. Ekde 1994 ĝi funkcias kiel akcia kompanio de litova juro (UAB). Antaŭe de 1965 ĝis 1994 ĝi havis la titolon "Ŝtata eldonejo „Vaga“" (Valstybinė leidykla „Vaga“), antaŭ tio ekde la fondiĝo en 1945 simple titoliĝis "Ŝtata eldonejo de bela literaturo" (Valstybinė grožinės literatūros leidykla). Ĉiujare ĝi laŭ la stato de 2015 publikigas proksimume 200 novajn librojn.

Inter la eldonaĵoj ankaŭ estas pluraj publikaĵoj en Esperanto: unu el ili estas la ciklo de poemo "Homo" de Eduardas Mieželaitis, kiun ĝi en la originala litovlingva versio publikigis en 1965 kaj en esperantlingva traduko de Petras Čeliauskas en 1986.