Valbaraĵo Čierny Váh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valbaraĵo Čierny Váh
baraĵlago [+]

Supermara alteco733 m n.m. [+]
Koordinatoj49° 0′ 40″ N, 19° 55′ 34″ O (mapo)49.0111919.92602Koordinatoj: 49° 0′ 40″ N, 19° 55′ 34″ O (mapo)

Valbaraĵo Čierny Váh (Slovakio)
Valbaraĵo Čierny Váh (Slovakio)
DEC
Valbaraĵo Čierny Váh
Valbaraĵo Čierny Váh
Map
Valbaraĵo Čierny Váh
Vikimedia Komunejo:  Čierny Váh Reservoir (lower) [+]
vdr
Rigardo al valbaraĵo el aviadilo.

Čierny Váh estas akvoĉerpa valbaraĵo respektive akvorezervejo en regiono Liptov, Slovakio, konstruita en meza parto de rivero Čierny Váh, apud setlejo Svarín, en dua duono de 20a jarcento. Variado de akvonivelo de supra valbaraĵo estas 25m. Ĝi apartenas al sistemo de valbaraĵoj ĉe rivero Váh. Ĝi enhavas 3,7 mil. da akvo kaj ties akvoĉerpa rezervejo estas la plej granda elektrejo de ĉi tiu tipo en Slovakio. Estis finkonstruita en la jaro 1981 kaj instalita povumo estas 735 MW. Jare ĝi produktas 370,8 kWh.

Hidrocentralo konsistas el du rezervejoj, supra rezervejo, konstruita sur plataĵo Vyšné Sokoly en alteco 1160 m, kaj malsupra rezervejo estas normala valbaraĵo en alteco 733 m. Akvon oni ĉerpas el malsupra rezervejo al la supra kaj per subteraj tuboj venas al sep turbinoj. Unu el turbinoj estas de tipo Kaplan, kaj ceteraj de tipo Francis.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]