Valdepiélago
| Por samtitola artikolo vidu la paĝon Valdepiélago (stacidomo). |
| Valdepiélago | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| municipo en Hispanio | |||
| Flago | Blazono | ||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 24847 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Urbestro | Julio Gonzalez Fernandez | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 306 (2025) [+] | ||
| Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 42° 52′ N, 5° 24′ U (mapo)42.868611111111-5.3980555555556Koordinatoj: 42° 52′ N, 5° 24′ U (mapo) [+] | ||
| Alto | 1 027 m [+] | ||
| Areo | 56,81 km² (5 681 ha) [+] | ||
| Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Valdepiélago [baldePJElago] estas municipo en la nordoriento de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Montaña de Riaño, en la nordoriento de la provinco.


Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Aviados, Correcillas, La Mata de Bérbula, Montuerto, Nocedo de Curueño, Otero de Curueño, Ranedo de Curueño, Valdepiélago y Valdorria, okupas totalan areon de 56,81 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 309 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 100 loĝantojn el la 1920-aj jaroj pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 39 km de Leono, provinca ĉefurbo.
Historio
[redakti | redakti fonton]En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono. En Aviados estis kastelo kun historia gravo el la 13-a ĝis la 15-a jarcentoj.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kaproj en montaraj areoj, kaj bovoj en ebenaĵoj). Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Aviados.
-
Aviados kaj restaĵoj de la kastelo.
-
Montuerto.
-
Nocedo de Curueño.
-
Otero de Curueño, Palac-fortikaĵo de Álvarez de Acevedo.
-
Valdorria.
Notoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]





