Valderrueda (León)
Valderrueda | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 24882 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 831 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 49′ N, 4° 56′ U (mapo)42.815277777778-4.9344444444444Koordinatoj: 42° 49′ N, 4° 56′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 033 m [+] | ||
Areo | 160,78 km² (16 078 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Valderrueda, León [+] | |||
Valderrueda [baldeRŬEda] estas municipo en la nordoriento de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Montaña de Riaño, en la nordoriento de la provinco. Acebedo estas komprenebla kiel Valo de la rado, kaj tial aperas flava rado en la blazono sur verda fono. La municipaj oficejoj kaj la ĉefaj servoj estas en Puente Almuhey.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Caminayo, Carrizal, Cegoñal, La Espina, Ferreras del Puerto, La Mata de Monteagudo, Morgovejo, Las Muñecas, El Otero de Valdetuéjar, Puente Almuhey, La Red de Valdetuéjar, Renedo de Valdetuéjar, San Martín de Valdetuéjar, La Sota de Valderrueda, Soto de Valderrueda, Taranilla, Valcuende, Valderrueda, Villacorta, Villalmonte kaj Villamorisca kaj okupas totalan areon de 160,78 km².
Laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 836 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 600 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 78 km de Leono, provinca ĉefurbo.
Ĝi limas norde kun Prioro, Boca de Huérgano kaj Crémenes, okcidente kun Cistierna kaj Prado de la Guzpeña, oriente kun la provinco Palencio kaj ene de tiu kun la municipoj Guardo kaj Velilla del Río Carrión, kaj sude kun Almanza kaj Cebanico.
Historio
[redakti | redakti fonton]En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kaproj en montaraj areoj, kaj bovoj en ebenaĵoj). Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Morgovejo.
-
Ponto ĉe Puente Almuhey.
-
Preĝejo de San Martín de Valdetuéjar.
-
Villalmonte.
Notoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]