Valdragone

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valdragone

Valdragone estas subkomunumo (curazia) de Borgo Maggiore en la respubliko San-Marino. Ĝi situas piede de monto Titano, oriente de la centro de Borgo Maggiore, kaj dividiĝas al supra kaj malsupra partoj (Valdragone di Sopra kaj Valdragone di Sotto).

Valdragone situas je 466 metroj super marnivelo. Ĝiaj koordinatoj estas 43° 56′ 24″ N 12° 27′ 22″ O / 43.94000 °N, 12.45611 °O / 43.94000; 12.45611 (mapo)Koordinatoj: 43° 56′ 24″ N 12° 27′ 22″ O / 43.94000 °N, 12.45611 °O / 43.94000; 12.45611 (mapo).

La unua dokumentita mencio de Valdragone (= valo de drako) estas el la jaro 1253. En 1295 ĝi estis priskribita kiel kamparanejo de 150 hektaroj.

En Valdragone iam estis stacio de la fervoja linio Rimini – San Marino, 3,2 km antaŭ Borgo Maggiore. Nun preterpasas ĝin la ŝoseo inter Rimini kaj San-Marino.