Valea Sasului
Valea Sasului · Szászvölgy · Deutschbach | |||
---|---|---|---|
vilaĝo vd | |||
Administrado | |||
Lando | Rumanio | ||
Regiono | Transilvanio | ||
Distrikto | distrikto Alba | ||
Poŝtkodo | 517762 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 4 (2021) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 17′ N, 24° 2′ O (mapo)46.28561424.029959Koordinatoj: 46° 17′ N, 24° 2′ O (mapo) [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Valea Sasului, Alba [+] | |||
Valea Sasului [valja sasuluj] (hungare: Szászvölgy [SASføldj], germane: Deutschbach [DOJĈbaĥ]) estas vilaĝo en Rumanio nordokcidente de Blaj. Administre ĝi apartenas al la komunumo Șona (hungare Szépmező, germane Schönau [ŜØNaŭ], laŭvorte "bela herbejo"). Ĝi estas parto de la regiono Transilvanio kaj de la distrikto Alba.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]En 1910 ĝi havis 358 loĝantojn (plejparte rumanoj), en 1992 estis nur 39 (rumanoj), kaj laŭ la stato de 2021 en la vilaĝo vivis 4 loĝantoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝia unua mencio skribe estas en 1503. Origine ĝi estis vilaĝo de la transilvaniaj saksoj, sed ĝia germana loĝantaro en la 17-a jarcento pereis. Ĝis 1919 ĝi apartenis al al la Hungara reĝlando ene de Aŭstrio-Hungario, al la reĝa departemento Kis-Küküllő vármegye (germane Komitat Kleinkokel).
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapeŝto.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de la komunumo, primariasona.ro, ne plu aktiva sed arkivigita laŭ la stato de januaro 2020 (rumane)
- historia retejo pri la komunumo (germane)
- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2008-06-14 per la retarkivo Wayback Machine