Valle de Valdelaguna
Valle de Valdelaguna | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09614 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 196 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 6′ N, 3° 8′ U (mapo)42.0925-3.1325Koordinatoj: 42° 6′ N, 3° 8′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 166 m [+] | ||
Areo | 92,66 km² (9 266 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Valle de Valdelaguna [+] | |||
Valle de Valdelaguna [Balje debaldelaGUna] estas municipo en la sudoriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Sierra de la Demanda. La loknomo Valle de Valdelaguna estas komprenebla kiel Valo de (Valo de) Lageto.
Ĝia ĉefurbo estas la submunicipo Huerta de Abajo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 92,66 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 194 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.
Ĝi distas 72 km de Burgoso, provinca ĉefurbo. Valle de Valdelaguna estas trafluata de la rivero Tejero ĝis elfluo en la riveron Pedroso. La municipo enhavas la kvartalojn Nuestra Señora de la Vega kaj Bezares kaj la submunicipojn Quintanilla de Urrilla, Huerta de Abajo, Tolbaños de Abajo, Tolbaños de Arriba kaj Vallejimeno.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.
La municipo naskiĝis en 1595, per la unuigo de Huerta de Arriba, Huerta de Abajo, Tolbaños de Arriba, Tolbaños de Abajo, Quintanilla de Urrilla kaj Vallejimeno, kun la nomo Real Valle y Villa de Valdelaguna. En 1949, Huerta de Arriba abandonis la valon por iĝi municipo sendependa.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejoj.