Toluka Valo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Valo de Toluko)

Toluka Valo estas valo situa je ĉirkaŭ 75 km sudokcidente de Meksikurbo. La nuna urbo de Toluca situas tie. Alia municipoj de la valo kaj parto de la Toluka Metropolita Areo estas Metepeko, Kalimajo, Almoloya de Juárez, San Mateo Atenco, Lerma, Lago, Temoajo, Ocolotepeko kaj Ksonakatatlano.

La Toluka Valo enhavas la suprajn partojn de la Rivero Lerma, kiu fluas laŭlonge de la valo el sudoriento nordokcidenten.

La Toluka Valo estas parto de la ekoregiono centra-meksika kserofitaro. La ĉirkaŭaj montaroj estas okupataj de la neĝmontaraj pinaroj-kverkaroj.

Koordinatoj: 19° 17′ 11″ N 99° 33′ 34″ U / 19.28652 °N, 99.55948 °U / 19.28652; -99.55948 (mapo)