Vanessa Carlton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vanessa Carlton

Vanessa CARLTON (naskiĝnome:Vanessa Lee Carlton) (naskiĝis la 16-an de aŭgusto 1980 en Milford (Pensilvanio)) estas usona kantistino.

Biografio

Vanessa estas ĉefe fama pro sia kanzono A Thousand Miles, unuopaĵo el ŝia unua albumo Be not Nobody (2002). Ŝia dua albumo Harmonium (2004) ne estis tiel sukcesa.

Ŝia patro, Ed, estas piloto kaj ŝia patrino estas instruistino pri piano. Vanessa estas pliaĝa fratino de Gwendoline kaj Edmund. Ŝi frue ekludis pianon kaj ŝia patrino fariĝis ŝia unua instruanto. Nur du-jara, post vizito al Disneyland, ŝi pianludis « It's a Small World », kio instigis ŝian patrinon konatigi klasikajn komponistojn kiajn MozartErik Satie al ŝi. Tamen ŝia tiama revo estis fariĝi stelula dancistino kaj 14-jara ŝi eniris usonan danclernejon en Novjorko. Ŝi rapide disreviĝis pro la instru-metodoj kiuj montriĝis tro drastaj por ŝi. Vanessa decidis forlasi danclernejon kaj komencis viziti Universitaton de Kolumbio, samtempe laborante kiel kelnerino. Ŝia amo al muziko neniam forlasis ŝin kaj ŝi ekkantis en trinkejoj kaj kluboj de Manhattan. Tiel ŝi renkontis Peter Zizzo kiu, iom poste, invitis ŝin registri provkanzonojn en sia studio. Nelonge post la sendo de provkanzono al Interscope Records, ŝi subskribis kontrakton kaj registris Rinse, albumon kiu neniam aperis. Tamen ŝi reverkis kanzonojn "Ordinary Day", "Rinse" aŭ "Pretty Baby", kiuj aperis en la albumo Be Not Nobody.

Nuntempe, ŝi loĝas en la kvartalo de "Nolita" en Novjorko. En 2006, ŝi komencis prilabori trian albumon kun Irv Gotti, Stephan Jenkins kaj Linda Perry. La unua unuopaĵo titoliĝas "Nolita Fairytale" kaj la albumo aperinta la 9-an de oktobro 2007 titoliĝas Heroes And Thieves. Ŝi ankaŭ ŝanĝis diskkompanion de A&M de Universal Music al The Inc (Universal Motown), estrata de Irv Gotti.

Diskaro

Albumoj

  • 2002: Be not Nobody
  1. Ordinary Day
  2. Unsung
  3. A Thousand Miles
  4. Pretty Baby
  5. Rinse
  6. Sway
  7. Paradise
  8. Princess
  9. Paint it Black
  10. Wanted
  11. Twilight
  • 2004: Harmonium
  1. White Houses
  2. Who's to say
  3. Annie
  4. San Francisco
  5. Afterglow
  6. Private Radio
  7. Half a week before the Winter
  8. C'est la vie
  9. Papa
  10. The Wreckage
  • 2007: Heroes & Thieves
  1. Nolita Fairytale
  2. Spring Streets
  3. My Best
  4. Come Undone
  5. The One
  6. Heroes & Thieves
  7. This Time
  8. Fools like me
  9. Home
  10. More than This

Unuopaĵoj

  • 2002: A Thousand Miles
  • 2002: Ordinary Day
  • 2002: Pretty Baby
  • 2004: White Houses
  • 2004: Private Radio
  • 2007: Nolita Fairytale
  • 2007: Hands On Me

Eksteraj ligiloj