Vanilla Sky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vanilla Sky koncerte en Salzburgo.

Vanilla Sky estas itala pop punk muzik-grupo formita en 2002. Ilia unua albumo, Play It If You Can't Say It, estis publikigita la 6an de novembro, 2002. La bando nune konsistas el Jacopo Volpe ĉe drumoj, Francesco Sarsano por baso, kaj Vincenzo Mario Cristi kaj Daniele Brian Autore por voĉoj kaj gitaro. Ĝis nun ili publikigis 4 albumojn, regule faras turneojn tra Eŭropo kaj havis kelkajn sukcesojn en Japanio. [1]

Bandanoj[redakti | redakti fonton]

Nunaj membroj

  • Daniele Brian Autore – voĉo, gitaro (2002–nune)
  • Francesco Sarsano - Baso (2002-2009, 2012–nune)
  • Vincenzo Mario Cristi – voĉo, gitaro (2002–nune)
  • Jacopo Volpe - Drumoj (2009–nune)

Iamaj membroj

  • Luca Alessandrelli – Drumoj, helpa voĉo (2002–2009)
  • Antonio Filippelli – Baso, helpa voĉo (2009-2012)

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • Play It If You Can't Say It (2004)
  • Waiting for Something (2005)
  • Changes (Universal Music) (2007)
  • Fragile (2010)
  • The Band Not the Movie [12] (2012)

Notoj[redakti | redakti fonton]