Varpas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kovrilpaĝo de la unua numero de Varpas, eldonita en 1889

Varpas (laŭvorte: "La Sonorilo") estis ĉiumonata litovlingva gazeto aperinta dum la litova gazetara malpermeso de januaro 1889 ĝis decembro 1905 por litovlingvaj legantoj en la Rusia Imperio. Ĉar ĝia publikigo estis kontraŭleĝa en la Rusia Imperio, ĝi estis presita en Tilsit (nun nomata Sovetsk) kaj Ragnit (nun nomata Neman) en Germana Orienta Prusio kaj kontrabandita en Litovion de la knygnešiai (librokontrabandistoj). Varpas, kun eldonkvanto de ĉirkaŭ 500 ĝis 1000 ekzempleroj, ludis pivotan rolon en la Nacia Litova Reviviĝo.

portreto de Vincas Kudirka sur monbileto de 500 litovaj lidoj eldonata dum 2000

En liaj artikoloj, la redaktoro Vincas Kudirka, medicina studento en la universitato de Varsovio, kuraĝigis la litovojn fieri pri sia kultura heredaĵo, diskutis la problemojn la Rusia Imperia regado kaŭzis por la litova loĝantaro, kaj kontraŭagis la provojn kulture rusigi la socion. Dum sia ĵurnalista laboro, li notis siajn pensojn kio estas Litovio kaj kio ĝi estu, kaj la rezulta esenco iĝis la kvindek-vorta poemo Lietuva, Tėvynė mūsų (Litovio, patrujo nia).[1] Tiu poemo, Tautiška giesmė, unu el poemoj de fondinto kaj redaktoro verkitaj por memorfesti la 10-jariĝon de Varpas, fariĝis la litova nacia himno.

La redakcio de Varpas poste komencis du pliajn fakajn eldonaĵojn: pli praktikan gazeton Ūkininkas ("La Kamparano", 1890–1905) por malpli kleraj kamparanoj kaj senpolitikam publikaĵon Naujienos (Novaĵoj, 1901–1903) por ĝenerala publiko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. poemoj de Vincas Kudirka. Arkivita el la originalo je 2007-10-13. Alirita 2020-12-13.
Daŭre la sonorilo, aludanta ankaŭ al la nuna katolikeco de plej multaj litovoj, restas ŝatata kulturidentiga simbolo en Litovio: jen ekzemple la memorejo 'silenta sonorilo' en Alytus