Vasváry-vilao

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La vilao de familio Vasváry (pron: vaŝvari) troviĝas en Pécs sur la deklivo de Mecsek (pron: meĉek) en belega pejzaĝo. Ĝi estis konstruita en 1884.

Vasváry-vilao en Pécs

Iam ĝi servis kiel ripozejo por la posedantoj, nun ĝi disponigas indan ejon por multaj konferencoj de la loka komitato de Hungara Scienca Akademio. La arbustoj kaj floroj de la parko ĉirkaŭ la domo estas bele prizorgitaj. La vizitantojn jam ĉe la alveno ravas la frontmuro (fasado) ornamita per graniteskaj ceramikaĵoj de la porcelanfabriko Zsolnay (pron: ĵolnoi), same kiel la fontano kun gracia konturo, kaj la larĝa, eleganta ŝtuparo.

En la dua duono de la 19-a jarcento aperis la kutimo, ke bonstataj burĝoj sur la deklivoj de la montaro Mecsek (pron: meĉek) anstataŭ la pli fruaj vinpremejoj konstruis pluretaĝajn, masonitajn somerdomojn laŭ alpa stilo. La mendinto de vilao Vasváry ne imitis tiun kutimon, sed helpe de ekskluzive ĉelokaj profesiuloj masonigis konstruaĵon, kiu eble pli konvene harmoniis kun la mediteranea urbo Pécs.

La stilo de la trietaĝa konstruaĵo planita en 1884. estas eklektika kun historieskaj detaloj. La nord-italiajn renesancajn tradiciojn kompletigas enlandaj barokaj kaj klasikismaj elementoj. La arkitekto, kiu planis kaj gvidis la masonan kaj ĉarpentan realigon, estis s-ro Szánthó Antal, majstro el Pécs. La reliefaj elementoj estis produktitaj en la porcelanfabriko Zsolnay, la la lignajn instalaĵojn efektivigis Károly Hoffmann, la ferinstalaĵojn Ferenc Kindl. Elstara valoraĵo estas la suda fronto (fasado) abunde ornamita per koloraj, emajlosurfacaj, ceramikaj reliefoj (1897).

Maldekstre ĉe la supra angulo de la frontmuro (fasado) estas reliefa portreto pri s-ro Vasváry György, dekstre pri s-ino Vasváryné Rüffl Mária (lia edzino). Inter la du flankoj, sur la muro, en oblikvaj kvadratoj videblas alegorioj pri la kvar sezonoj. Ili estas kopiaĵoj pri la reliefoj troviĝantaj sur la frontmuro (fasado) de la budapeŝta Artgalerio. Meze de la muro estas videblaj longecaj kvadrataj reliefoj, kies originaloj estis produktitaj por la viena magazeno Guderus. Ankaŭ ili estas alegorioj pri la kvar sezonoj. En Vieno ili ornamas la frontmuron ĉe la kvina etaĝo inter la fenestroj, sur la vilao ili estas aranĝitaj en du vicoj: supre aperas printempo kaj somero, malsupre aŭtuno kaj vintro. En la parko de la vilao troviĝas pluraj statuoj, antaŭ la ĉefa ŝtuparo staras la kopiaĵo de la emajlosurfaca ceramika fontano produktita por la banloko Herkulesfürdő, planita de s-ro Alpár Ignác.

La interno de la vilao malgraŭ la rekonstruadoj konservis multe el siaj originalaj ornamaĵoj. Sur la muroj de la konstruaĵo laŭ la siatempa inventaro estis 1926 diversaj ornamaj ceramikaĵoj, el ili 1240 en la interna spaco. Ĝis la alŝtatigo en 1952. la vilao estis la posedaĵo de la familio. La vilaon, kiu jam eĉ inter la mondmilitoj estis uzata kiel loĝdomo, oni dividis al pluraj loĝejoj. Tiam komenciĝis la detruiĝo de la altkvalitaj internaj instalaĵoj. En 1969. la Akademio de Pécs ricevis rajton inspekti la konstruaĵon. Ekde tiam, kvankam la konstruaĵo ne estas oficiale protektita kiel artmemoraĵo, tamen ĝi estas konservita per aparta zorgemo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.