Vejfang

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vejfang
departemento-ranga urbo • urbego • milionurbo
Administrado
Poŝtkodo 261000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 9 386 705  (2020) [+]
Loĝdenso 581 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 43′ N, 119° 6′ O (mapo)36.716666666667119.1Koordinatoj: 36° 43′ N, 119° 6′ O (mapo) [+]
Alto 32 m [+]
Areo 16143,14 km² (1 614 314 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Vejfang (Ĉinio)
Vejfang (Ĉinio)
DEC
Vejfang
Vejfang
Situo de Vejfang

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Weifang [+]
vdr
Muzeo en Vejfango

Vejfango (潍坊, 濰坊) estas metropolo en Ĉina Popola Respubliko.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Vejfango situas en orienta parto de la lando sur ebenaĵo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Vejfango havis gravan lokon en la historio dum la Tri Suverenoj kaj Kvin Imperiestroj. Nuntempe la plej menciinda produktaĵo estas dizelmotoroj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Vejfango havas parte subtropikan, parte kontinentan klimaton kun influo de musono. Inter decembro-februaro la averaĝa temperaturo falas sub 0 °C. Inter majo-aŭgusto la averaĝa temperaturo ofte atingas 30 °C-ojn. Jare pluvas po 588 mm (precipe inter julio-aŭgusto).

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Kajtflugado estas tradicia kutimo inter la homoj el Vejfango printempe. La lertecoj de la kajtkreiantoj el Vejfango popularigas la kajtojn tra la tuta ĉinio ankaŭ eksterlande

Je 1984, la unua internacia kajtofesto okazis en Vejfango. Pli ol dek mil kajtaj ŝatantoj ĉeestis la inaŭguran feston. Homoj el dek-unu landoj kiel usono kaj kanado partoprenis en la festo, kaj flugadis kajtojn. Ekde tiam, Veifango gastigas la internacian kajtan feston ĉiuaprile. La urbo estas konata kiel la internacia kajta urbo ĉirkaŭ la tutmondo

Ĉiujara tabulo de Yangjiabu (杨家埠木版年画), unu el la tri plej famaj ĉinaj popolaj pentraĵoj en historio, ekkomenciĝis je la fino de la dinastio Ming. Ĝi atingis la nivelon de sia evoluo dum la dinastio Qing. Homoj kutime anstataŭigas la malnovajn tabulojn por novaj tabuloj je la antaŭtago de printempa festo, kiu estas la plej grava festo en ĉinio, ekzistas beni la familianojn kaj amikoj de la benito por la venonta jaro. Temoj de la ĉiujaraj tabuloj estas diversaj. Ĝi enhavas bildojn de floroj, pejzaĝoj ankaŭ uloj el mitoj kaj legendoj. La konstrua lerteco montras la distingajn karakterizaĵojn de la Vejfanganoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Ĝardeno de Ŝihu
  • Pavilono de Fangong
  • nacia arbarparko
  • Aĝa Drako-Fonto
  • kajto-festivalo

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Vidu Ankaŭ[redakti | redakti fonton]