Velemér
Velemér estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono de Őriszentpéter.
Bazaj informoj
Situo
La vilaĝo situas ĉe la landlimo de Slovenio, havas flankovojojn al Lenti kaj Őriszentpéter.
Historio
En 1919 la komunumo trovis sin ĉe la nova limo de SHS (serba-kroata-slovena unio). Post 1945 la jugoslavia limo estis forte kontrolita, la vilaĝo apartenis al la limo kaj ne evoluis.
Nuntempe Velemér estas konata pri romanika mezepoka etpreĝejo nome Kirko Sankta Triunuo, kiu estas sola apud la arbaro. Dum la historio la domoj konstruiĝis pli kaj pli fore de la preĝejo, kiu nuntempe estas apenaŭ uzata. La alia vidindaĵo estas la ceramikfarado, kiu estas vizitebla.