Velika Gorica
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
Velika Gorica estas urbo en Kroatio, en departemento de Zagrebo. Ankoraŭ 58 komunumoj apartenas al la municipo. Velika signifas: granda.
- Areo de la municipo: 329 km²
- Supermara alteco: 96 m
- Loĝantaro en la municipo: 63 500, en la urbo: 35 250
- Poŝtkodo: 10 410
- Telefonprefikso: 01
- Aŭtokodo: ZG
Situo[redakti | redakti fonton]
Velika Gorica situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Zagrebo-Petrinja, aŭtoŝoseo preteriras. Apud la urbo flughaveno funkcias.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua skriba mencio pri la loko devenis el 1228. Post la mezepoko la urbeto situis en fronto de Osmana Imperio kaj Habsburga Imperio. Ĝis Traktato de Trianon Velika Gorica apartenis al Habsburga Imperio, al Hungara reĝlando, al Zágráb (reĝa departemento), kie distriktejo estis, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio, fine ekde 1991 al Kroatio.
Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]
- monumento pri patriota milito