Velingtona Regiono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Situo

La Velingtona Regiono (ankaŭ konata kiel Pligranda Velingtono aŭ Velingtonio) estas loka konsilia regiono de Nov-Zelando, kiu okupas la sudan pinton de la Norda Insulo. La regiono kovras 8 049 kvadratajn kilometrojn (3 108 kvadratajn mejlojn), kaj havas popolon de 532 600 homoj (junio 2019).

La regiono nomiĝas laŭ Velingtono, la ĉefurbo de Nov-Zelando. La urba parto de la regiono, inkluzivante la urbojn Velingtono, Porirua, Lower Hutt kaj Upper Hutt, enhavas 40% de la regiona popolo. Aliaj grandaj urbaj areoj inkluzivas la kunurbaĵon de Kapiti (Waikanae, Paraparaumu, Raumati Beach, Raumati South kaj Paekakariki), kaj la urbeto Masterton.

Loka Registaro[redakti | redakti fonton]

La regiono estas administrata per la Velingtona Regiona Konsilio, kiu uzas la promocian nomon Pligranda Velingtona Regiona Konsilio. La konsilia areo kovras la kunurbaĵon ĉirkaŭ la ĉefurbo Velingtono kaj la urboj Lower Hutt, Porirua kaj Upper Hutt, el kiuj ĉiuj tri havas kamparajn landinternojn; ĝi etendas supren laŭ la okcidenta marbordo de la norda insulo, inkluzive la marbordaj setlejoj de la distrikto Kapiti Coast; oriente de la montoĉeno Rimutaka ĝi enhavas tri ĉefe kamparajn distriktojn kiuj plejparte entenas la Wairarapa, inkluzive la urbetojn Masterton, Carterton, Greytown, Featherston kaj Martinborough. La Velingtona Regiona Konsilio unue fondiĝis en 1980 per fuzio de la Velingtona Regiona Planada Aŭtoritato kaj la Velingtona Regiona Akva Estraro.

Unuiga propono de 2013 por fari urbegon de naŭ teritoraj aŭtoritatoj spertis grandan lokan kontraŭstaron, kaj ĝi estis postlasita en junio 2015.

La regata korpo de la regiona konsilio konsistas el 13 konsilistojn, kiuj reprezentas 6 elektodistriktojn:

  • Pōneke / Velingtono – 5 konsilistoj
  • Kāpiti Marbordo – 1
  • Porirua-Tawa– 2
  • Te Awa Kairangi ki Tai / Lower Hutt – 3
  • Te Awa Kairangi ki Uta / Upper Hutt – 1
  • Wairarapa– 1

Historio[redakti | redakti fonton]

La originalaj maorioj de la regiono nomis ĝin Te Upoko o te Ika a Māui, kiu signifas ‘la kapo de la fiŝo de Māui’. Legendo rakontas, ke Kupe malkovris kaj esploris la regionon en proksimume la deka jarcento.

Eŭropanoj, per la NovZelanda Kompanio, setlis la regionon en la jaro 1839. Velingtono fariĝis la ĉefurbo de Velingtona Provinco per kreado de la provinco en 1853, ĝis la Leĝo por Abolicio de la Provincoj oficiale komencis en 1a de novembro 1876. Velingtono fariĝis la ĉefurbo de Nov Zelando en 1865, la tria novzelanda ĉefurbo, sekvante Russell kaj Aŭklando.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La regiono okupas la sudan pinton de la norda insulo, kaj la maro limas al la okcidento kaj la oriento. Al la okcidento estas la Tasmana Maro kaj al la oriento la Pacifika Oceano, la du maroj kuniĝas per la maldika kaj tumulta Kuka Markolo, kiu estas 28 kilometroj larĝa (17 mejloj) je la plej mallarĝa loko, inter Kabo Terawhiti kaj la Kabo Perano Head en la Riaro Marlborough.

La regiono kovras 7 860 kvadratajn kilometrojn (3 030 kvadratajn mejlojn), kaj etendas norden al Ōtaki kaj preskaŭ al Eketahuna orienten.

Fizike kaj topologie la regiono enhavas kvar partojn, irante preskaŭ paralele laŭ nordorienta-sudokcidenta akso.

  • La Marbordo Kapiti, mallarĝa bendo de marborda ebenaĵo etendante norde el Paekakariki al Foxton. Ĝi enhavas plurajn urbetojn, kaj multe el tiuj gajnas sufiĉe grandan proporcion de ilia enspezo per turismo, plejparte pro belaj plaĝoj.
  • Malebena holma kamparo, el la Marbordo Kapiti al pli interna, formiĝis per la sama majora geologia faŭlto kiu formis la Sudajn Alpojn en la Suda Insulo. Kvankam ne tiel montecaj kiel la veraj Alpoj, la montoĉenoj Rimutaka kaj Tararua estas ankoraŭ fortaj areoj kaj enhavas malgrandajn popolojn, dum en malgrandaj marbordaj valoj kaj ebenaĵoj je la suda pinto de ĉi tiuj montoĉenoj situas la urboj Velingtono kaj Hutt Valley.
  • La ondeca holma areo de la Wairarapa ĉirkaŭ la rivero Ruamahanga, kiu suden fariĝas pli malalta kaj pli ebena kaj finiĝas je la marĉo ĉirkaŭ Lago Wairarapa kaj enhavas multe da riĉa biena kampo.
  • Malebena holma kamparo, malpli alta ol montoĉeno Tararua sed grande malpli ekonomia ol la areo ĉirkaŭ la rivero Ruamahanga. Ĉi tiu kaj la alia terstrio estas daŭre arbaraj.

Kvin parkoj estas posedataj de la regiona konsilio.

  • Batala Monteto Bien-arbara Parko
  • Belmont Regiona Parko
  • Orienta Marhaveno Regiona Parko
  • Kaitoke Regiona Parko
  • Reĝina Elizabeto Parko