Venuso belpuga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Venuso belpuga (1683-1686), de François Barois.
Unu el la plej famaj tiutipaj statuoj estas tiu de la nacia arkeologia muzeo de Napolo (restaŭrita de Carlo Albacini).

Venuso belpuga (malnovgreke Ἀφροδίτη Καλλίπυγος / Aphrodítê Kallípugos) estas specifa tipo de greka (aŭ grek-stila) statuo kiu bildigas la diinon Venuso (ankaŭ nomita Afrodito), levante sian peplon por admiri sian spegulbildon kaj rigardi sian pugon, nepre bela ( κάλος / kàlos = "bona, bela" ; πυγή / pugế = "pugo"), de supre sia ŝultro. Laŭ Klemento de Aleksandrio, ŝi estis honorita en templo de Sirakuzo. Legendon pri la origino de tiu kulto rakontas Ateneo el Naŭkrato, kies teksto inspiris al La Fontaine unu el liaj versaj kontoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Dum la 18a kaj 19a jarcentoj, oni pensis ke tiaj statuoj bildigis rakonton el la Grek-romia antikvo, tiu de 2 junulinoj el Sirakuzo kiuj volis scii, kiu el ili havis la plej belan pugon. Tiun legendon rakontas Ateneo el Naŭkrato :

Citaĵo
 Tiuepokaj homoj estis tiom sindonemaj al siaj voluptoj ke ili eĉ dediĉis templon al belpuga Afrodito. Kaj jen la kialo: Iam estis farmisto kiu havis du belegajn filinojn. Iutage ili ekdiskutis por scii, kiu havis la plej belan postaĵon kaj ili iris eksteren. Kaj hazarde tiuloke pasis juna viro kiu estis la filo de riĉa maljunulo. Ili montris sin al li, kaj vidinte ilin, li respondis favore al la plimaljuna. Fakte, li ekenamiĝis al ŝi ; revenante al la urbo, li enlitiĝis kaj rakontis al sia juna frato ĉion, kio okazis. Ankaŭ ĉi tiu iris al la kamparo, vidis la junajn inojn, kaj ekenamiĝis al la dua. Kaj kiam la patro de tiuj junaj viroj provis instigi ilin edziĝi kun inoj el la supra klaso, li ne sukcesis konviki ilin, kaj do li venigis la inojn el la kamparo, kun la permeso de ilia patro, kaj ofertis ilin al siaj filoj por edziĝi. Tial tiujn inojn nomis "belpugaj" iliaj samcivitanoj, tiel kiel diras Kerkidas el Megalopolis per tiuj jambaj versoj: "Estis en Sirakuzo duopo de belpugaj inoj". Tial tiuj inoj, iĝinte riĉaj kaj famaj, fondis templon por Afrodito kiun ili nomis la diinon belpuga. 
— Ateneo el Naŭkrato, Deipnosofistoj ĉapitro 12

Ja ekzistis en Sirakuzo kulto al Afrodito belpuga, interalie menciita de kristana aŭtoro Klemento de Aleksandrio, en listo de erotikaj solenoj en paganismo. Li citas la poeton Nikandro de Kolofono kiu uzas alternativan terminon kalligloutos, kun la sama senco.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Vénus callipyge en la franca Vikipedio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]