Verĥovna Rada
La Verĥovna Rada (ukraine Верховна Рада, "Supera konsilio") estas la nomo de la unuĉambra parlamento de la respubliko Ukrainio. Laŭ la Konstitucio de Ukrainio ĝi estas unusola leĝodona organo. La parlamento konsistas el 450 deputitoj-parlamentanoj, elektitaj por 4 jaroj. La lasta parlamenta elekto okazis en septembro 2007.
En la 9a de aprilo 2015 la Parlamento de Ukrainio aprobis leĝon per kiu oni malpermesis la komunismajn simbolojn kiaj la rikoltilo kaj martelo, figuroj de la Sovetunio, aŭ ties luktantoj kontraŭ la naziismo dum la Dua Mondmilito, dum oni egaligas propagandon por komunismo kaj propagandon por naziismo, sen konsidero al la plej amasmurdaj konsekvencoj de tiu lasta reĝimo kaj partikulare en la landoj de Orienta Eŭropo.[1]